PMEG 2023

25.3. Apudmeto

Apudmeto estas postmetita klariga revortigo de frazparto. Ĝi montras la saman aferon per aliaj vortoj. Apudmeto iel priskribas la antaŭan frazparton, sed estas tamen propra frazparto. En la parolo oni normale distingas apudmeton per paŭzetoj antaŭe kaj poste. En la skribo oni kutime metas komojn.

Apudmeto ludas la saman frazrolon, kiel la antaŭa frazparto. Se la antaŭa frazparto havas la rolfinaĵon N, ankaŭ la apudmeto havu tian finaĵon:

  • Karlo, nia prezidanto, prezentis Petron, la novan sekretarion. Kaj Karlo kaj nia prezidanto estas subjektoj, ili eĉ estas la sama persono. Kaj Petro kaj la nova sekretario estas objektoj, ĉar ili estas la sama.

  • Tie mi renkontis Vilĉjon, mian edzon.

  • La diablo lin prenu, la sentaŭgulon!H.150

  • Malsaĝulo vi nomu lin, malsaĝulo, la maljunan kanajlon!Rz.96

  • Adam ekkonis Evan, sian edzinon.Gn.4

  • La koko, trumpetisto de l’ mateno, per sia laŭta, forta, hela voĉo el dormo vekas dion de la tago.H.8

  • Mi scias, ke brava homo, metiisto, svatiĝas al vi, la gantisto Erik.FA3.76 Kaj metiisto, kaj la gantisto Erik, estas apudmetoj de brava homo.

Rolvortetojn oni normale ne ripetas ĉe apudmeto:

  • Li prelegis pri Hitlero, la fondinto de la naziismo. Oni povus diri: ...pri Hitlero, pri la fondinto...

  • Ni esprimas nian koran dankon al sinjoro Schleyer, la unua kaj plej energia pioniro de la ideo de neŭtrala lingvo internacia.OV.364 Oni povus diri ...al sinjoro Schleyer, al la unua kaj plej energia pioniro...

En solena aŭ emocia parolo tia ripeto de rolvorteto estas tamen malpli malofta:

  • Rememoru pri Li, pri la plej pura kaj plej bona [persono], pri Li, kiun oni mokis kaj alnajlis al la kruco.FA3.71 Ĉi tie oni ripetas pri antaŭ la du longaj apudmetoj de pri Li. Oni povus forigi la du ripetitajn pri, sed tiam la stilo fariĝus malpli solena kaj malpli emocia.

Iafoje oni enkondukas apudmeton per nome, tio estas aŭ simila esprimo:

  • Mi renkontis mian malamikon, nome la mortiginton de mia patro.

  • Hodiaŭ mi ricevis duoblan pagon, tio estas cent dolarojn. Mallongigo de: Tio estas: mi ricevis cent dolarojn. Principe tio estas... estas aparta komentofrazo, sed rolas praktike kiel apudmeto.

Kiam apudmeto estas longa listo (kutime post dupunkto), plurfoja ripetado de N-finaĵo povas ŝajni peza: Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston.FE.37 Se oni volas eviti la kvarfojan ripetadon de N-finaĵo en la apudmeto, oni povas revortumi la frazon tiel, ke la ĉefvorto ne plu estas rekta objekto, ekz.: Ĉe ni laboras diversaj servantoj: kuiristo, ĉambristino... Alia solvo estas fari apartan frazon el la apudmeto, ekz.: Ni havas diversajn servantojn. Ili estas kuiristo, ĉambristino...

Ne konfuzu apudmetojn kun identigaj priskriboj. Identiga priskribo povas aspekti simile al apudmeto, sed identiga priskribo neniam havu N-finaĵon aŭ alian rolmontrilon. Komparu la jenajn frazojn:

  • Mi renkontis profesoron, Paŭlon Jenkins. (= Mi renkontis profesoron. Mi renkontis Paŭlon Jenkins.) Paŭlon Jenkins estas apudmeto. Rimarku, ke estas komo antaŭ la apudmeto. En la elparolo oni ordinare faras paŭzeton ĝuste tie.

  • Mi renkontis profesoron Paŭlo Jenkins. = (Mi renkontis tiun profesoron, kiu nomiĝas Paŭlo Jenkins.) Paŭlo Jenkins estas identiga priskribo de profesoron. La tuta frazo estas ordinare elparolata kunece, sen paŭzeto antaŭ la identiga priskribo.

Ankaŭ ne konfuzu apudmetojn kun la frazrolo alvoko, kiu ne havu rolmontrilon: Sidigu vin [...], sinjoro!FE.39 Vin kaj sinjoro estas la sama persono, sed vin estas objekto, kaj sinjoro estas alvoko.

Legu ankaŭ pri la uzo de si kaj sia en apudmetoj.

Apudmetita ĉiu(j), ambaŭĉio «

Ĉiu(j), ambaŭ kaj ĉio povas esti klariga apudmeto de O-vorto aŭ persona pronomo. Se la O-vorto aŭ pronomo havas N-finaĵon, tiam ankaŭ la apudmeto havu tiun finaĵon (krom ambaŭ, kiu neniam povas havi N-finaĵon). Ĉi tiaj apudmetoj ne staras ĉiam tuj post la unua frazparto, sed ofte iom pli poste en la frazo:

  • Ni ĉiuj legas.FE.20Ni legas. Ĉiuj (el ni) legas.

  • Ili ĉiuj sidas silente kaj skribas.FE.20Ili sidas. Ĉiuj (el ili) sidas.

  • Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon.FE.42Ni kunvenis. Ĉiuj el ni kunvenis.

  • Ŝi vidis, kiel la cikonioj forflugis, ĉiu aparte.FA3.31La cikonioj forflugis. Ĉiu unuopa cikonio forflugis aparte.

  • La kolonoj havis ĉiu la alton de dek ok ulnoj.Jr.52 Ĉiu unuopa kolono estis tiel alta.

  • La ŝipanoj ektimis kaj komencis voki ĉiu al sia dio.Jn.1 Ĉiu el la ŝipanoj vokis al sia propra dio.

  • Vin ĉiujn mi kore salutas.Rt.90Mi salutas vin. Mi salutas ĉiujn (el vi).

  • Miajn sagojn Mi ĉiujn eluzos kontraŭ ilin.Re.32Mi eluzos miajn sagojn. Mi eluzos ĉiujn (el la sagoj).

  • Ili ambaŭ estis bonaj homoj.FA1.64Ili estis bonaj homoj. Ambaŭ (el ili) estis bonaj homoj.

  • Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaŭ pereigas.Ij.9Li pereigas senkulpulon kaj malpiulon. Li pereigas ambaŭ (el ili).

  • Tio estas ĉio tre bona.Tio estas tre bona. Ĉio (el tio) estas tre bona. Ĉio povas aperi kiel apudmeto nur de la vorteto tio.

Kunskriboj «

Speciala formo de apudmeto estas kunskribo. En kunskribo pluraj (plej ofte du) samspecaj vortoj kunlaboras por esprimi ion specialan. La apartaj vortoj en kunskribo preskaŭ fariĝas unu kunmetita vorto. Oni ofte elparolas ilin senpaŭze (kvazaŭ unuvorte), kaj oni kutimas ilin skribi kune, sed kun dividostreko. Tamen ne temas pri veraj kunmetaĵoj. Gramatike oni plej ofte traktas tian kunskribon kiel du (iafoje pli ol du) apartajn vortojn:

  • Post longa vico da batalado kaj suferoj la “buboj-fantaziuloj” atingis la celon.FK.154 Ili estis kaj buboj kaj fantaziuloj. La uzo de J-finaĵo ĉe ambaŭ partoj de la kunskribo montras, ke temas vere pri du apartaj vortoj. Se estus vera kunmetaĵo, oni skribus bubo(-)fantaziuloj.

  • Pri ĉiu peco de tiu ĉi gramatiko-vortaro mi montros, kian formon mi donus al ĝi, se mi komencus la kreadon de la lingvo nun.OV.186 La lingvo estas rigardata kiel kunaĵo de gramatiko kaj vortaro.

  • Pluraj ŝtatoj-membroj informis pri sia preteco ampleksigi la instruadon de Esperanto....ŝtatoj, kiuj estas membroj [de UNESKO]... Kaj ŝtatoj, kaj membroj havas J-finaĵon, ĉar ili estas du apartaj vortoj.

  • UNESKO petas tiujn ŝtatojn-membrojn informadi pri la rezultoj. Ambaŭ vortoj ricevas N-finaĵon, ĉar ili estas apartaj vortoj, kaj ambaŭ estas objekto: ...petas tiujn ŝtatojn... + ...petas tiujn membrojn...

Se oni skribus ekz. ŝtatoj kaj membroj oni povus eble miskompreni, ke temas pri ŝtatoj (kiuj eble ne estas membroj) kaj membroj (kiuj eble ne estas ŝtatoj). Ŝtataj membroj povus eble miskompreniĝi, kiel “membroj, kiuj iel apartenas al ŝtatoj”. Tia ĉi precizemo estas karakteriza por administra stilo. Normale tamen sufiĉas simpla vorto kiel membroŝtatoj aŭ la tute bona esprimo membraj ŝtatoj.

Kunskribado de A-vortoj montras, ke la diversaj A-vortoj kune esprimas ion specialan:

  • La franca flago estas blua-blanka-ruĝa. Oni povus ankaŭ diri blua, blanka kaj ruĝa, sed la kunskriba formo montras, ke temas pri unueca difinita kolorkombino.

  • La fotoj ne estis koloraj, sed nigraj-blankaj. Oni povus ankaŭ diri nigraj kaj blankaj, sed nigraj-blankaj pli emfazas la kontraston al koloraj. Temas pri certa speco de foto.

Kunskriboj de O-vortoj kaj A-vortoj estas limokazoj inter apartaj kaj kunmetitaj vortoj. Normale oni traktas ilin kiel apartajn vortojn, kaj aldonas laŭbezone J kaj N ĉe ĉiu parto. Sed iafoje oni traktas ilin kiel verajn kunmetaĵojn, kaj almetas J kaj N nur ĉe la lasta parto: Pliiĝis la nombro de membro-abonantoj. Li faris fotojn nigra-blankajn. Mi analizos sisteme kaj radikale la tutan gramatiko-vortaron de nia lingvo.OV.186

Kunskribo de E-vortoj kaj vortetoj ofte montras heziton. Oni kunskribas du kontraŭajn vortojn por esprimi, ke estas necerte, kiu el ili validas. Normale temas pri fiksitaj esprimoj:

  • Kio estos, tio estos, mi provos trafe-maltrafe.Rz.31...mi provos, ĉu trafe, ĉu maltrafe, laŭ ŝanco.

  • Vole-ne-vole li devis konsenti.FA2.140Ĉu vole, ĉu ne-vole, li devis konsenti.

  • Pli-malpli unu horon poste Marta eniris en sian ĉambreton en la mansardo.M.51Proksimume unu horon poste... Iafoje oni povus same bone diri pli aŭ malpli, sed tio ne havas vere la signifon proksimume.

Iafoje oni kunskribas E-vorton kun A-vorto, kiun ĝi rekte priskribas, por iel montri pli kunecan signifon: ore purpura ore-purpura, religio komune homa religio komune-homaOV.320. Sola diferenco inter la disskribitaj formoj kaj la kunskribitaj estas, ke la kunskribitaj iel montras pli specialajn ideojn. Tiaj kunskriboj estas nuntempe maloftaj. Oni prefere evitu ilin.

Komentaj apudmetoj «

Iafoje oni uzas apudmetitajn frazpartojn, kiuj ne montras la saman aferon, sed kiuj aldonas ian informon pri la afero. Plej ofte temas pri loko, kie la afero troviĝas, aŭ de kie ĝi devenas. Tiaj komentaj apudmetoj neniam havas N-finaĵon. Oni povus rigardi tiajn apudmetojn kiel mallongigitajn subfrazojn:

  • Prelegis interalie profesoro Kiselman, Svedujo....Kiselman, kiu venas el Svedujo. Oni ankaŭ povas diri: ...Kiselman el Svedujo.

  • Li naskiĝis en Varburgo, Vestfalio....Varburgo, kiu troviĝas en Vestfalio. Ankaŭ: ...Varburgo en Vestfalio.

  • Ni vizitis Tokion, Japanujo....Tokion, kiu troviĝas en Japanujo. Aŭ: ...Tokion en Japanujo.