PMEG 2023

32.2. Kompleksaj frazoj

Kunmetitaj ĉeffrazoj «

Pluraj ĉeffrazoj povas esti kunmetitaj per kunligaj vortetoj. Ĉiu tia ĉeffrazo havas tiam sian propran ĉefverbon, kaj ĉiu tia ĉeffrazo funkcias gramatike tute aparte:

  • La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro.FE.6 La du frazoj estas ligitaj per kaj.

  • La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.FE.9 La du frazoj estas ligitaj per sed.

Komentofrazoj «

Iafoje oni aldonas al frazo komenton, kiu estas aparta frazo. Tia komentofrazo ofte estas proksime ligita al la alia frazo, kaj povas eĉ troviĝi ene de la alia frazo:

  • Unu granda knabo – nur pro malboneco li tion faris – formanĝis la rompiĝintan fraŭlinon.FA3.58 Estas du frazoj, kiuj funkcias tute aparte, sed la dua estas enmetita en la unuan.

  • De ok jaroj, tio estas de la tempo, kiam mi fariĝis estrino de ĉi tiu institucio, konstante venadas ĉi tien virinoj de diversaj aĝoj.M.34 La intermetita komento klarigas la tempan komplementon de ok jaroj, sed estas aparta ĉeffrazo. La esprimo tio estas ofte enkondukas ĉi tiajn komentofrazojn.

Tiaj ĉi interplektitaj frazoj estas oftaj en literaturo. En parolo oni iafoje uzas similajn frazojn, sed en spontana parolo oni ofte post la komento anstataŭe rediras la unuan frazon de la komenco, ekz.: Unu granda knabo – nur pro malboneco li tion faris – li formanĝis... De ok jaroj, tio estas de la tempo kiam mi fariĝis estrino de ĉi tiu institucio, de tiam konstante venadas...

Se la unua frazo estas citaĵo, kaj la komentofrazo havas verbon kiel diri, demandi aŭ simile, tiam la citaĵo rolas kiel objekto en la komentofrazo:

  • “Ĉu estas permesate demandi, kun kiu mi havas la plezuron paroli?” demandis la jura konsilisto.FA1.120

  • “Anjo tre ĝojos, kiam ŝi vidos vin!” diris la patro.FA3.59

  • Mi akompanos vin al la nova loĝejo, – rediris la knabino, – mi tuj vokos veturilon.M.6 La intermetita komento klarigas, kiu diris la aferon.

  • Post unu horo, – ŝi diris, – mi venos al vi, Karonjo...M.147

Tiajn citaĵojn oni povas transformi en subfrazojn. Tio nomiĝas nerekta parolo.

Iafoje rilata subfrazo kun kio rolas simile kiel komentofrazo.

Subfrazoj «

Subfrazo estas frazo, kiu partoprenas kiel frazparto de alia frazo.