PMEG 2023

33.8. Nerekta parolo

Nerekta parolo estas subfrazo, kiu rerakontas ies diron, penson, opinion, decidon, demandon, rimarkon k.s. Ofte oni devas iom ŝanĝi la formon de la origina diro aŭ penso. Nerekta parolo diferencas de rekta parolo, t.e. senŝanĝa citaĵo, kiu ne estas subfrazo, kaj kiu do ne havas frazenkondukilon. Rekta parolo ofte aperas inter citiloj kaj post dupunkto.

Rekta parolo:Petro diris: “Mi volas doni ion al vi.
Nerekta parolo:Petro diris, ke li volas doni ion al mi.
Rekta parolo:Karlo demandis: “Ĉu vi volas iri kun mi?
Nerekta parolo:Karlo demandis, ĉu mi volas iri kun li.

Nerekta parolo ordinare estas ke-frazo aŭ demanda subfrazo. Tia subfrazo plej ofte rolas kiel objekto de verbo kiel diri, krii, pensi, scii, decidi, skribi, kompreni, rimarki, vidi, demandi, voli, aŭdi k.t.p.: Li diris, ke li estas feliĉa. Ŝi pensis, ke ŝi estas feliĉa.

Nerekta parolo ankaŭ aperas kiel priskribo de vortoj kiel penso, decido, demando, timo k.t.p.: Li havis la penson, ke li estas feliĉa. La decido estis, ke Petro estu prezidanto. Ili faris la demandon, ĉu ili povas partopreni.

Nerekta parolo ankaŭ aperas kiel subjekto de ŝajni, esti evidente, esti klare, esti (ne)eble, esti verŝajne k.s.: Ŝajnis, ke pluvas. Estis evidente, ke li ne estas feliĉa.

Iafoje alispeca subfrazo aŭ eĉ I-verbo povas esti nerekta parolo.

En nerekta parolo oni povas heziti pri: