PMEG 2023

25.2. Identiga priskribo

O-vorta frazparto povas havi rektan priskribon, kiu montras la identecon de la afero, normale per ĝia propra nomo. Tia identiga priskribo staras ĉiam post sia ĉefvorto, kaj ne havu N-finaĵon aŭ rolvorteton:

  • Tio estis en la monato Majo.FA3.18 La monato nomiĝas “Majo”. Majo estas identiga priskribo de la vorto monato.

  • Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto.OV.238 Esperanto estas la propra nomo de la lingvo. Kvankam lingvon havas N-finaĵon, la identiga priskribo ne havu tiun finaĵon.

  • Ĝis morgaŭ li devis ellerni parkere ĉiujn urbojn en la provinco Zelando.FA2.130

  • La Florencano Angiolo Bronzino pentris tiun bildon.FA1.214

  • Ni vizitis la urbon Parizo.

  • La ĉefurbo de Britujo estas Londono, sed ankaŭ en Kanado kaj Usono oni havas urbojn Londono.

  • La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj.FE.27

  • Tiu programero okazos en salono Zamenhof. La salono estas nomata “Zamenhof”.

Identigaj priskriboj ofte aperas post titoloj kaj similaj esprimoj:

  • Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn.FE.18

  • En la sekvanta mateno patro Giuseppe eliris.FA1.218

  • Karlo vidis tie profesoron Paŭlo Jenkins.

  • domo numero naŭdek-sepRz.95 Ĉi tie naŭdek-sep estas identiga priskribo de numero, kaj numero similas al titolo. Sed krome la tuta esprimo numero naŭdek-sep siavice estas identiga priskribo de la vorto domo.

Oni povas ofte enmeti kiu nomiĝas antaŭ identiga priskribo: la lingvon, kiu nomiĝas Esperanto; la provinco, kiu nomiĝas Zelando; la urbon, kiu nomiĝas Parizo; profesoron, kiu nomiĝas Paŭlo Jenkins; urbojn, kiuj nomiĝas Londono.

Malnova uzo «

Zamenhof iafoje tamen uzis N-finaĵon ĉe identigaj priskriboj, ĉar liatempe la reguloj ankoraŭ ne estis klaraj: Vi vidis iam la knabon Karolon.Rt.91 Li atingis la ĉarmegan urbon Nurenbergon.FA3.62 Se oni nun dirus ekz. la knabon Karolon, oni komprenus, ke la knabo nomiĝas ĝuste “Karolon”, ne “Karolo”.

De «

Ne uzu la rolvorteton de antaŭ identiga priskribo: *la urbo de Nov-Jorko*, *la ŝtato de Kalifornio*, *la popola respubliko de Ĉinio*. De en tiaj esprimoj povas nur montri apartenon: la urbo, kiu apartenas al Nov-Jorko, la ŝtato, kiu apartenas al Kalifornio.

De povas tamen esti tute ĝusta en iaj esprimoj, kiuj similas al identigaj priskriboj, sed kiuj vere montras apartenon:

  • La rivero Misisipo enfluas en la golfon de Meksiko. La golfo ne nomiĝas “Meksiko”, sed ĝi troviĝas apud la lando Meksiko.

  • Anglujo estas unu parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Britujo kaj Norda Irlando. La reĝlando ne nomiĝas “Britujo kaj Norda Irlando”, sed konsistas el la du partoj Britujo kaj Norda Irlando.

En iaj okazoj identiga priskribo kaj apartena de-priskribo povas tamen praktike egaliĝi:

  • Oni eldiras la nomon de Molière.FA3.55...la nomon, kiu apartenis al Molière ≈ ...la nomon Molière.

  • La titolon de honora prezidanto de via grupo mi danke akceptas.OV.573La titolon, kiu apartenas al honora prezidanto... ≈ La titolon “honora prezidanto”...

A-vorto «

Ankaŭ A-vorto povas montri identecon, nomon. Tiaj A-vortoj kondutas kiel ordinaraj A-vortaj priskriboj kaj devas ricevi N-finaĵon, se la ĉefvorto havas N: Mi neniam vidis la Atlantikan Oceanon.Mi neniam vidis la oceanon Atlantiko.