PMEG 2023

11.6.2. Si en kompleksaj frazoj

Kompleksa frazo estas frazo, en kiu aperas krom la ĉefverbo ankaŭ alia aga vorto, aŭ en kiu verbo estas iel subkomprenata. Povas esti, ke la du agoj havas malsamajn subjektojn. En tiaj okazoj oni povas heziti, kiun subjekton si reprezentu.

Subfrazo «

La ĉefverbo de subfrazo havas propran subjekton. Se oni uzas sisia en subfrazo, ĝi reprezentu ĉiam la subjekton de la subfrazo, neniam la subjekton de la ĉeffrazo:

  • Elizabeto rigardis la viron, kiu kombis al si la harojn. La viro kombis la proprajn harojn (ne tiujn de Elizabeto). Si reprezentas la subjekton de kombis, nome kiu (kaj kiu reprezentas la viron).

  • Karlo kaj Petro diris, ke la infanoj jam vestis sin. La infanoj vestis la proprajn korpojn (ne tiujn de Karlo kaj Petro).

  • Li vidis, ke la hundo ludas per sia pilko. La pilko apartenas al la hundo (la subjekto de la subfrazo).

  • Dio scias, kion en efektiveco pensis en si la granda buldogo.FA1.67 Si reprezentas la subjekton de pensis.

  • El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo.FE.25 Subjekto de trovas estas bolanta akvo. Subjekto de eliras estas vaporo.

  • Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuziĝas kun sia edzino Rebeka.Gn.26 Rebeka estas la edzino de Isaak (la subjekto de amuziĝas), ne de Abimeleĥ (la subjekto de vidis). Se estus la edzino de Abimeleĥ, oni dirus lia edzino.

  • Mia avo diris, ke li tre amis sian patrinon. Sian reprezentas la subjekton de amis, kiu povas esti identa al mia avo, sed kiu ankaŭ povas esti alia viro.

  • Ke li vundis sin, ne surprizas min. Ĉi tie sin aperas ene de subfrazo. Tiu subfrazo mem rolas kiel subjekto de surprizas: Tio, ke li vundis sin, ne surprizas min. Kiam la subjekto mem estas subfrazo (aŭ io simila al subfrazo, ekzemple I-verbo aŭ aga O-vorto), si kaj sia ja povas esti parto de tiu subjekto.

Si ne povas esti mem subjekto. Oni ankaŭ ne uzu si kiel subjekton de subfrazo, nek kiel parton de la subjekto de subfrazo, kun la celo, ke si reprezentu la subjekton de la ĉeffrazo. Ne diru: *Karlo diris, ke si venos morgaŭ.* Nek: *Karlo diris, ke sia frato venos morgaŭ.* Tiaj konstruoj estas eblaj en iuj lingvoj, sed en Esperanto si en subfrazo ĉiam reprezentas la subjekton de la subfrazo mem. La subfrazaj subjektoj tie ĉi estas si kaj sia frato respektive. Tio signifas, ke si reprezentas sin mem, kio ne estas ebla. Oni devas diri: Karlo diris, ke li venos... / ke lia frato venos... Ankaŭ ne estas ĝusta: *Ŝi sentis, ke pluvas sur sin.* Oni devas diri: Ŝi sentis, ke pluvas sur ŝin. La subfrazo pluvas sur ŝin havas sensubjektan verbon.

I-verbo «

Se oni uzas sisia kune kun I-verbo, si reprezentas la sencan subjekton de la I-verbo. Plej ofte tiu senca subjekto estas la sama kiel la subjekto de la ĉefverbo, sed ne ĉiam:

  • Ĉiu homo devas zorgi pri si mem. Si reprezentas la subjekton de zorgi. Ĝi estas identa al la subjekto de devas.

  • Kiam estas varme, li ŝatas bani sin en malvarmega akvo. La subjekto de bani estas identa al la subjekto de ŝatas.

  • La sinjoro ordonis al la servisto vesti sin. La subjekto de ordonis estas la sinjoro. La senca subjekto de vesti estas la servisto. Sin reprezentas la serviston.

  • La sinjoro ordonis al la servisto vesti lin. La servisto ne vestu sin mem, sed alian viron, plej verŝajne la sinjoron.

  • Ili ne permesas al li lavi sin tie. Li ne lavu la propran korpon tie.

  • Ne estas permesite lavi sin tie. Neniu lavu sin tie. Sin reprezentas la sencan subjekton de lavi, kiu povas esti ĉiu ajn persono. La tuta I-verba esprimo lavi sin tie rolas kiel subjekto de la ĉefverbo estas. La I-verba esprimo estas kvazaŭ propra subfrazo, kaj sekve sin rajtas aperi ene de tiu subjekto.

Se la senca subjekto de I-verbo ne ĉeestas en la frazo, kaj se ĝi tute ne estas grava, oni normale lasas al si reprezenti la subjekton de la ĉefverbo:

  • La reĝo sendis voki sian kuraciston. La senca subjekto de voki ne ĉeestas en la frazo, kaj estas malgrava. Sia tial povas reprezenti la reĝon. Oni traktas sendis voki kiel unu verbon kun nur unu subjekto, la reĝo.

  • La reĝo sendis la serviston voki lian kuraciston. Ĉi tie la subjekto de voki (la servisto) ĉeestas. Se oni dirus sian kuraciston, la servisto devus voki sian propran kuraciston, ne tiun de la reĝo.

Tiel oni ofte traktas frazojn kun lasi + I-verbo. Se la senca subjekto de la I-verbo estas forlasita, oni traktas lasi + I-verbo kiel unu verbon:

  • Pacience ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo.FA4.42 Sin reprezentas la subjekton de lasis. Se oni enmetas la sencan subjekton de levi, oni devas ŝanĝi sin al ŝin, ekz.: Pacience ŝi lasis al ili ŝin levi... Pacience ŝi lasis ilin levi ŝin... Pacience ŝi lasis, ke ili ŝin levu...

  • Ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per ĉeno al la limaka irado de la materio?Rt.37...devas lasi ion alligi ĝin per ĉeno... ...devas lasi, ke io alligu ĝin per ĉeno...

Normale oni do ne konsideras la sencan subjekton de I-verbo, se ĝi ne ĉeestas en la frazo, sed tio ne estas deviga. Jen Zamenhofa ekzemplo, kiu ne sekvas tiun principon: La imperiestro tuj elsaltis el la lito kaj sendis voki lian konstantan kuraciston.FA2.29 Temas pri la kuracisto de la imperiestro. Estas rekomendinde uzi sian anstataŭ lian, ĉar la senca subjekto de voki forestas.

Vidu ankaŭ ĉi-poste ĉe “IG-verbo - du agoj en unu verbo”.

Aga O-vorto «

Frazparto, kies ĉefvorto estas aga O-vorto, povas esti traktata kvazaŭ ĝi estus subfrazo kun propra subjekto:

  • lia dormado en sia propra lito funkcias simile al li dormis en sia propra lito. Tiu frazparto enhavas kiel ĉefvorton la agan O-vorton dormado, kiu estas kvazaŭ verbo. Krome tiu frazparto enhavas la posedan pronomon lia, kiu laŭsence estas subjekto de dormado. Krome ĉeestas la loka esprimo en sia propra lito, en kiu sia reprezentas la sencan subjekton de dormado.

  • la reveno de Karlo al sia familioKarlo revenis al sia familio. Ĉi tie de Karlo montras la sencan subjekton de la O-vorto reveno.

Jen ekzemploj de tia uzo:

  • Petro pacience aŭskultis la plendadon de Karlo pri ĉiuj siaj problemoj. Karlo plendis pri ĉiuj siaj problemoj. La problemoj estas de Karlo (la senca subjekto de plendado), ne de Petro (la subjekto de aŭskultis).

  • Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo al siaj gepatroj. Eva vojaĝis al siaj gepatroj.

  • Karlo rakontis pri sia vojaĝo al siaj gepatroj. Karlo vojaĝis al siaj gepatroj.

  • Oni plendis al Karlo pri lia vojaĝo al siaj gepatroj. Li vojaĝis al siaj gepatroj.

  • Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo post sia operacio. Ĉi tiu ekzemplo estas dusenca, ĉar post sia operacio povas rilati al paroli (= Post sia operacio Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo.), sed ĝi ankaŭ povas rilati al vojaĝo (= Ŝi vojaĝis post sia operacio.). La dua interpreto estas multe pli verŝajna, ĉar post sia operacio staras tuj post vojaĝo. Tiam sia en sia operacio reprezentas Evan, la sencan subjekton de vojaĝo. Sed principe ankaŭ la unua interpreto estas ebla.

  • Lia vojaĝo al sia patrino estis malfacila. La frazparto lia vojaĝo al sia patrino rolas ĉi tie kiel subjekto de la ĉefverbo estis. La subjekto estas kvazaŭ subfrazo (li vojaĝis al sia patrino), kaj tial sia rajtas aperi ene de tiu subjekto.

Sed ofte la senca subjekto de aga O-vorto ne ĉeestas ene de tia O-vorta frazparto. En tiaj okazoj si kaj sia prefere reprezentu la subjekton de la ĉefverbo laŭ la bazaj reguloj. La praktika uzado estas tamen tre diversa:

  • Ŝi observadis la enportadon de siaj kofroj. Ĉi tie siaj reprezentas la subjekton de la ĉefverbo, ĉar la senca subjekto de enportado ne ĉeestas. Oni povus diri ŝiaj kofroj, sed tio estas malpli bona, ĉar oni povus pensi, ke estas la kofroj de alia virino.

  • La gepatroj plendis pri la malbona traktado de sia filino....de ilia filino. (Oni malbone traktis ilian filinon.)

  • Nenio por homo estas pli malutila, ol [estas] nekonado de siaj propraj posedaĵoj.M.73 Ĉi tie la senca subjekto de nekonado ne ĉeestas en la O-vorta frazparto, sed ĝi aperas antaŭe: homo. Oni povas uzi anstataŭe la propraj posedaĵoj, sed uzo de siaj estas tute en ordo ĉi tie. La frazparto nekonado de siaj propraj posedaĵoj rolas ĉi tie kiel subjekto de subkomprenata estas. La subjekto estas kvazaŭ subfrazo (simila al ke oni ne konas siajn proprajn posedaĵojnne koni siajn proprajn posedaĵojn). Tial sia ja rajtas esti parto de tiu subjekto.

  • Fanfaronado pri si mem estas tre hontiga. La senca subjekto de fanfaronado forestas (ĝi estas ĝenerala oni), sed si tamen reprezentas ĝin ĉi tie. Pli bone oni diru fanfaronado pri oni mem. Rimarku, ke oni nepre diru pri si mem, se oni uzas la I-verbon fanfaroni: Fanfaroni pri si mem estas tre hontige.

  • Ŝparo de sia mono estas iafoje konsilinda, alifoje malsaĝa. Principe estas pli bone diri Ŝparo de onia mono..., sed la vorto onia estas malofta, kaj multaj evitas ĝin. La rekomendinda solvo estas Ŝparo de la propra mono... Sed kun I-verbo oni ja uzu sian (ne onian): Ŝpari sian monon/la propran monon estas iafoje konsilinde, alifoje malsaĝe.

Participo «

Participo kun A-finaĵo ĉiam estas rekta aŭ perverba priskribo de io. Se sisia aperas kune kun tia participo, si ĉiam reprezentas tion, kion la participo priskribas. La participo kaj ĝia rekta priskribo estas kvazaŭ subfrazo:

  • Li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano.Nm.22 La anĝelo staris kun glavo en sia mano.

  • Karlo promenis kun virino vestita per sia plej bela vesto. Ŝi estis vestita per sia plej bela vesto. Vestita priskribas la virinon. Sia do reprezentas la virinon.

  • *Karlo laŭtlegis poemon verkitan de sia patrino.*...poemon, kiu estis verkita de sia patrino. La poemo estas subjekto de estis verkita, kaj si do reprezentas la poemon. La intencita senco tamen estas, ke la poemo estis verkita de la patrino de Karlo. Estu do ...verkitan de lia patrino.

  • La viro staranta tie apud sia aŭto nomiĝas Karlo.La viro, kiu staras tie apud sia aŭto... Subjekto de nomiĝas estas la viro staranta tie apud sia aŭto. La participa priskribo de la viro rolas kvazaŭ subfrazo. Tial sia povas esti parto de la subjekto.

Participo kun E-finaĵo ĉiam havas la saman subjekton kiel la ĉefverbo:

  • Lavinte siajn vestaĵojn Karlo kuiris vespermanĝon. Karlo estis lavinta siajn vestaĵojn.

  • Karlo promenis kun virino vestite per sia plej bela vesto. Karlo estis vestita per sia plej bela vesto, kiam li promenis kun virino.

Participo kun O-finaĵo preskaŭ ĉiam montras personon. Kvankam tiaj participoj enhavas ankaŭ agan signifon, oni tamen traktu ilin kiel neagajn vortojn, uzante si kaj sia tute laŭ la bazaj reguloj:

  • Elizabeto parolis kun la lernantoj de sia patro. Temas pri la patro de Elizabeto.

  • Eliris el inter vi homoj sentaŭgaj kaj forlogis la loĝantojn de sia urbo.Re.13 Temas pri la urbo de la homoj sentaŭgaj. Se oni anstataŭe uzas A-finaĵan participon, ĉio ŝanĝiĝas: Eliris el inter vi homoj sentaŭgaj kaj forlogis la homojn loĝantajn en ilia urbo.

  • Seir estos submetito de siaj malamikoj.Nm.24 Temas pri la malamikoj de Seir.

Kompara esprimo kun kielol «

Komparaj esprimoj enkondukitaj de kielol ofte reprezentas frazan ideon kun subkomprenata verbo. Si ene de tia kompara esprimo reprezentu la subjekton de tiu subkomprenata verbo:

  • Ŝi amas lin (same) kiel sin mem.Ŝi amas lin, kiel ŝi amas sin mem.

  • Ŝi amas lin (same) kiel li mem.Ŝi amas lin, kiel li mem amas sin.

  • Li punis ilin same kiel siajn fratojn.... same kiel li punis siajn fratojn.

  • Ŝi estas (tiel) saĝa kiel ŝia fratino [estas saĝa].

  • Ili ne estu, kiel iliaj patroj [estis], generacio ribela kaj perfida.Ps.78

  • Eble li ankaŭ mortos, kiel liaj fratoj [mortis].Gn.38

  • Ŝi amas lin pli ol [ŝi amas] sin mem.

  • Ŝi amas lin pli ol li mem [amas sin].

  • Ili denove fariĝis pli malbonaj ol iliaj patroj [estis].Jĝ.2

  • La patroj punis la fremdajn knabojn pli ol [ili (la patroj) punis] siajn proprajn filojn.

  • Tiu domo havas fenestrojn pli grandajn ol ĝia pordo [estas granda].

Rimarku, ke esprimoj kiel kompare kun..., en komparo kun... k.s. ne funkcias kiel apartaj subfrazoj: Kompare kun sia patro Elizabeto estas tre alta. ≈ Elizabeto estas pli alta ol ŝia patro. Sed: Se oni komparas kun ŝia patro, Elizabeto estas tre alta.

Kompleksa rekta priskribo «

Ofte kompleksa rekta priskribo de O-vorto funkcias kiel subfrazo kun subkomprenata verbo. Tiam si reprezentas la subjekton de la subkomprenata verbo. Tiu subjekto estas ĉiam identa al la priskribata O-vorto:

  • Ili vizitis muzeon faman pro siaj belaj pentraĵoj....muzeon, kiu estas fama pro siaj belaj pentraĵoj. La pentraĵoj apartenas al la muzeo. La esprimo faman pro siaj belaj pentraĵoj estas rekta priskribo de muzeon.

  • Picasso vizitis muzeon faman pro liaj pentraĵoj....muzeon, kiu estas fama pro liaj pentraĵoj. La pentraĵoj estas de Picasso.

  • Ŝi rimarkis [...] la reĝon de la maro kun sia krono sur la kapo.FA1.99...la reĝon de la maro, kiu sidis kun sia krono sur la kapo. La tuta kun-esprimo estas rekta priskribo de la reĝon de la maro.

  • Ĉiuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo.FA1.101...krom la direktilisto, kiu staris apud sia direktilo.

  • Ŝi [= Marta] kaptis tiun solan kaj laŭ ŝia opinio lastan tabulon de savo.M.24Marta kaptis tiun tabulon de savo, kiu estis sola kaj laŭ ŝia opinio lasta. Temas pri la opinio de Marta. La tuta kompleksa A-vorta priskribo de tabulon rolas kvazaŭ subfrazo. Se oni uzus sia opinio, temus pri la opinio de la tabulo.

Iafoje Zamenhof traktis ankaŭ aliajn frazpartojn kvazaŭ ili estus frazoj kun propra verbo kaj propra subjekto: Ĉiu el la Izraelidoj devas resti fortike ĉe la posedaĵo de la tribo de liaj patroj.Nm.36...ĉe la posedaĵo, kiu apartenas al la tribo de liaj patroj. Prefere estu siaj patroj (si reprezentas la subjekton de la ĉefverbo devas).

Perverba priskribo «

Perverba priskribo de subjekto estas traktata kiel simpla frazparto. Oni uzu la bazajn principojn pri si kaj sia:

  • Ĉi tiu kreskaĵo estas sola en sia speco.Rn.46

  • Ilia militistaro estas glora pro sia disciplino.DL.23

  • Li fariĝos sia propra sinjoro.FA2.75

En perverba priskribo de objekto la uzo estas tamen varia, kaj la reguloj ne estas tute fiksitaj. En simplaj okazoj oni prefere uzu la bazajn principojn pri si kaj sia:

  • Ŝi [= la patrino] nomis ŝin sia filino.FE.17

  • La popolo faris lin super si estro kaj kondukanto.Jĝ.11 Li poste estis estro super la popolo (ne super si mem).

  • La tuta Juda popolo prenis Uzijan [...] kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro Amacja.Kr2.26 Se oni dirus sia patro, temus pri la patro de la Juda popolo.

  • La membroj elektis lin prezidanto pro sia bonvolo. La membroj estis bonvolaj, kaj tial elektis lin prezidanto.

Sed Zamenhof iafoje traktis rektan objekton kaj ties perverban priskribon kvazaŭ subfrazon:

  • Ĉiuj estis ensorĉitaj de ĝi, aparte la reĝido, kiu nomis la reĝidinon lia amata trovitino.FA1.98 (= ... nomis ŝin dirante, ke ŝi estas lia amata trovitino.) Ĉi tie sia estas tamen preferinda.

  • La registaroj trovos la demandon [...] sufiĉe maturiĝinta kaj inda je ilia enmiksiĝo.FK.268La registaroj trovos, ke la demando estas sufiĉe maturiĝinta kaj inda je ilia enmiksiĝo. Ĉi tie ilia kredeble estas la pli bona elekto. La perverba priskribo de la objekto estas longa kaj kompleksa, kaj estas konvene trakti ĝin kvazaŭ subfrazon.

Noto: PAG traktas la uzon de si kaj sia en perverba priskribo de objekto tute alie, rekomendante diri ekz. ili elektis lin ilia gvidanto (anstataŭ sia gvidanto). PMEG tamen uzas kiel bazon la jenan modelan ekzemplon en la Fundamento: Ŝi nomis ŝin sia filino.FE.17

Apudmeto «

Apudmeto povas esti komprenata kvazaŭ mallongigita subfrazo: Tie venas Karlo, mia amiko.Tie venas Karlo, kiu estas mia amiko. Normale oni tamen traktas tiajn apudmetojn kiel tute ordinarajn frazpartojn uzante la bazajn principojn pri si kaj sia:

  • Petro prezentis Karlon, sian amikon. (= Petro prezentis Karlon, kiu estas lia amiko.)

  • Ili verŝis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj.Ps.106

  • Malsaĝiĝis la princoj de Coan, trompiĝis la princoj de Nof, erarigis Egiptujon, la fundamenton de siaj gentoj.Jes.19

Iafoje tamen Zamenhof tamen traktis tian apudmeton kvazaŭ subfrazon:

  • Ili ne defalis de la Eternulo, Dio de iliaj patroj.Kr2.34... la Eternulo, kiu estas Dio de iliaj patroj.

  • Ili forlasis la Eternulon, ilian Dion.Rĝ1.9... la Eternulon, kiu estas ilia Dio. Ĉi tie sian Dion estas preferinda. = Ili forlasis la Eternulon. Ili forlasis sian Dion.

Laŭ-esprimo «

Esprimoj kun laŭ, kiel laŭ li, laŭ ili, laŭ ŝia opinio, laŭ lia rakonto (ankaŭ ŝiaopinie, liarakonte...) ofte estas uzataj por esprimi li opinias, ke..., laŭ ŝia opinio estas tiel, ke... kaj simile. Ekzemple: Laŭ ŝi estas tro varme.Ŝi opinias, ke estas tro varme. Tiaj laŭ-esprimoj ofte rolas kvazaŭ apartaj frazoj, kaj sekve oni tendencas eviti si kaj sia en ili:

  • Laŭ ŝi, Esperanton ŝi eklernis nur hieraŭ.Laŭ ŝiaj klarigoj estas tiel, ke Esperanton ŝi eklernis nur hieraŭ. Ne estas konsilinde uzi Laŭ si, ... (kun la simpla pronomo si) en tiaj ĉi okazoj.

  • Laŭ li mem, Zamenhof kreis Esperanton por la tuta homaro.Laŭ tio, kion li mem skribis, Zamenhof kreis Esperanton por la tuta homaro. Prefere ne: Laŭ si mem, Zamenhof kreis...

  • Laŭ lia opinio, li agis tute honeste.Laŭ lia opinio estas tiel, ke li agis tute honeste. Kiam temas pri poseda pronomo, oni tamen pli ofte uzas sia ol lia/ŝia/ĝia/ilia en tiaj ĉi esprimoj: Laŭ sia (propra) opinio, li agis...

  • Laŭ iliaj asertoj, ili nenion vidis.Laŭ iliaj asertoj, estas tiel, ke ili nenion vidis. Aŭ: Laŭ siaj asertoj, ili...

  • Liaopinie [= laŭ lia opinio], li certe venkos.Siaopinie.

Rimarku, ke oni ofte apartigas tiajn esprimojn per komo.

Atentu, ke laŭ-esprimo ne ĉiam havas tian sencon kvazaŭ ĝi estus aparta frazo. La jena ekzemplo estas dusenca: Laŭ sia opinio li ĉiam agas. Ĝi povas signifi Li opinias, ke li ĉiam agas. Tiam oni povas ankaŭ diri Laŭ lia opinio... Sed ĝi ankaŭ povas signifi: Li ĉiam agas laŭ sia opinio (= konforme al sia opinio). En tiu dua senco laŭ sia opinio estas tute ordinara maniera komplemento, kaj oni uzu si kaj sia laŭ la bazaj reguloj.

IG-verbo - du agoj en unu verbo «

Se oni faras IG-verbon el alia verbo, oni kreas vorton, kiu esprimas samtempe du agojn: lavilavigi = “igi (iun) lavi”. En lavigi estas du agoj: igi kaj lavi. Ĉe tiaj verboj si kaj sia reprezentu la subjekton de la tuta verbo (= la subjekto de igi), tute laŭ la bazaj reguloj: La grafo lavigis (al la servistoj) siajn vestaĵojn. Temas pri la vestaĵoj de la grafo, ne tiuj de la servistoj. Alie estas, se oni disigas lavigi en du verbojn, igi lavi, menciante eksplicite la sencan subjekton de lavi: La grafo igis la servistojn lavi liajn vestaĵojn. Se oni tie dirus siajn vestaĵojn, temus pri la vestaĵoj de la servistoj (la senca subjekto de lavi). Se oni uzas igis lavi, sed ne mencias la servistojn, oni prefere uzu siajn: La grafo igis lavi siajn vestaĵojn. Vidu la ĉi-antaŭajn klarigojn pri si kaj sia ĉe I-verboj.

Hezito inter la unua aŭ dua persono kaj la tria persono «

Iafoje vorto, kiu principe estas triapersona, povas pro speciala frazkonstruo tamen esti duapersona laŭsence. Tio okazas tamen tre malofte. Oni povas uzi visi laŭplaĉe por reprezenti tian vorton:

  • Ho, vi Diano, kiu vian fraton amegas pli ol ĉion en la mondo.IT.65 Oni povus uzi sian anstataŭ vian, ĉar kiu estas per si mem triapersona, sed kiu egalas ĉi tie al vi Diano, kaj estas tial ankaŭ duapersona.

  • Ĉu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro?Rĝ2.9 La mortiginto estas Zimri, la alparolato. Tial oni povus ankaŭ uzi via.

Simile povas iafoje okazi pri la unua persono:

  • Mi ĉiam estis persono, kiu bone zorgis pri siaj/miaj bestoj. Siaj rilatas al kiu, kiu reprezentas la vorton persono, kiu tamen laŭsence egalas al mi, kaj tial oni ankaŭ povas uzi miaj anstataŭ siaj.

  • Ni ĉiam estis personoj, kiuj bone zorgis pri siaj/niaj bestoj.