PMEG 2023

31.6. Lasi

Lasi baze signifas “permesi” kaj “ne malhelpi”. La preciza signifo povas esti ekz. “permesi ke io restu (en loko aŭ en stato), permesi ke io foriru, ne malhelpi ke io ŝanĝiĝu, ne malhelpi ke io agu, ne plu teni, ne plu fari” k.t.p.:

  • Ŝteliston neniu lasas en sian domon.FE.37Neniu permesas al ŝtelisto eniri en lian domon.

  • Iru kun mi, bela Sara, en alian landon, ni lasu la malfeliĉon malantaŭ ni.Rn.15...la malfeliĉon ni ne kunportu.

  • La tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano, kiu ilin deŝiras, neforigeblan makulon.BV.13 Makulo restas en la mano.

  • Lasu la ŝercojn, Aleĉjo!M.56Ne plu ŝercu!

  • Eble vi lasos ĉe mi vian adreson?M.61Eble vi donos al mi vian adreson antaŭ ol vi foriros?

  • Lasu min! – ekkriis Marta jam laŭte kaj kun dolorĝemo, kaj kun spasma forto ŝi ektiris sian brakon.M.161Ne plu tenu min!...

  • Mian pekon Vi ne lasos senpuna.Ij.10Vi ne permesos, ke mia peko restu senpuna.

  • La preĝejajn spiritojn ni laŭ mia opinio ne devas lasi sen invito.FA2.93Ni devas malhelpi, ke ili restu sen invito.

Lasi kun I-verbo «

Ofte lasi aperas kune kun I-verbo. Lasi tiam signifas “permesi, ke la objekto faru la agon de la I-verbo”. La I-verbo tiam rolas kiel perverba priskribo de la objekto:

  • Mi estas tre laca, lasu min nun iom dormeti.FA2.91...lasu, ke mi nun iom dormetu.

  • Ŝi sidis kaj lasis la venton ludi kun ŝiaj longaj haroj.FA1.85...lasis, ke la vento ludis...

Iafoje la objekto de lasi (la senca subjekto de la I-verbo) estas forlasita:

  • La devigata senlaboreco premis ŝin terure, ne lasis dormi.M.65...ne lasis ŝin dormi....ne lasis, ke ŝi dormu.

Iafoje oni metas la objekton de lasi post la I-verbo:

  • Ili perdas la kuraĝon kaj lasas fali la manojn.OV.158...lasas, ke la manoj falu.

  • Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian.PE.922...lasu, ke alia [persono] vivu.

  • Nur unu fojon en jaro oni povis lasi kanti la birdon, kaj eĉ tio ĉi estis granda risko.FA2.30...lasi, ke la birdo kantu...

Se la I-verbo mem estas objekta verbo, ofte nur la kunteksto povas montri, ĉu la objekto apartenas al lasi aŭ al la I-verbo:

  • Se mi estus sur lia loko, mi ne lasus tenti min al tio.FA1.179 Verŝajne min estas objekto de tenti: ...mi ne lasus, ke oni tentu min al tio. Tiel ankaŭ efektive estas laŭ la kunteksto, sed teorie min ankaŭ povus esti objekto de lasi, kaj do senca subjekto de tenti: ...mi ne lasus, ke mi tentu [iun] al tio.

  • Mi lasis min moki.Gm.58Mi lasis, ke mi moku iun. Aŭ: Mi lasis, ke oni moku min. Ambaŭ signifoj estas eblaj. La kunteksto montras, ke la dua signifo estas ĝusta.

  • Mi lasis ilin tute ĉirkaŭfermi.Rt.67Mi lasis, ke ili tute ĉirkaŭfermu [ion]. Aŭ: Mi lasis, ke io tute ĉirkaŭfermu ilin. La efektiva kunteksto montras, ke la dua signifo validas.

Se ĉeestas du objektoj, unu devas esti objekto de lasi, kaj la alia devas esti objekto de la I-verbo. Tiam oni nepre metu la du objektojn ĉe siaj respektivaj verboj tiel, ke la signifo estu klara:

  • Mi ne povis lasi ilin detrui mian laboron. Ilin estas objekto de lasi (kaj senca subjekto de detrui). Mian laboron estas objekto de detrui.

En tiaj ĉi frazoj la senca subjekto de la I-verbo povas ankaŭ esti al-komplemento:

  • Ni lasu al la amasoj, taksi la aperojn laŭ ilia ekstera brilo.OV.158Ni lasu, ke la amasoj taksu la aperojn laŭ ilia ekstera brilo.

Kiam la senca subjekto de I-verbo ne ĉeestas en la frazo, oni ofte traktas lasi + I-verbon kiel unu kompleksan verbon. Tio povas influi la uzon de si.

Aga de-komplemento ĉe lasi + I-verbo «

Ĉe lasi + I-verbo oni iafoje uzas de por montri la sencan subjekton de la I-verbo. Tio estas ebla nur se la subjekto kaj la objekto de lasi estas identaj:

  • Ŝi tenis lian kapon super la akvo kaj lasis sin peli de la ondoj kien ili volis.FA1.89...lasis, ke la ondoj pelu ŝin... Ŝi (subjekto de lasis) kaj sin (objekto de lasis) estas la sama persono.

En tiaj ĉi frazoj oni povas kompreni la I-verbon pasive:

  • Ŝi lasis sin peli de la ondoj.Ŝi lasis sin esti pelata de la ondoj.

  • Mi lasis min delogi de ŝi.Mi lasis min esti delogita de ŝi.

  • Karlo ofte lasas sin trompi de siaj malamikojKarlo ofte lasas sin esti trompata de siaj malamikoj (= la malamikoj de Karlo).

  • Karlo ofte lasas sin trompi de liaj malamikojKarlo ofte lasas sin esti trompata de liaj malamikoj (= la malamikoj de alia viro).

Tio klarigas, ke oni povas uzi de-komplementon por la aganto, ĉar de estas ĝuste tiel uzata en pasivaj frazoj.

Rimarku, ke tia ĉi uzo de aga de-komplemento ĉe aktivforma verbo estas ebla nur ĉe lasi, kaj nur kiam la subjekto kaj objekto de lasi estas identaj.

Lasi anstataŭ igi «

Lasi kaj igi havas kune kun I-verbo similetajn signifojn, sed estas diferenco: Igi + I-verbo = “agi tiel, ke iu faru ion”. Lasi + I-verbo = “ne malhelpi, ke iu faru ion”. Igi montras aktivan kaŭzadon de ago, dum lasi montras pasivan permeson:

  • Mi igis lin labori.Mi instigis lin labori. Mi konvinkis lin, ke li laboru.

  • Mi lasis lin labori.Mi permesis (ne malhelpis, ne kontraŭstaris) lian laboradon.

Zamenhof pro nacilingva influo iafoje uzis lasi + I-verbon pri aktiva kaŭzado: Li lasis fari al ŝi viran vestaĵon.FA1.99Li igis tajloron fari al ŝi viran vestaĵon. Ne temas pri permesado, sed pri aktiva taskado. Tia uzo de lasi estas evitinda. Diru prefere: Li farigis al ŝi viran vestaĵon.