PMEG 2023

28.2. Participoj kiel E-vortoj

Komplemento de verbo «

Participo kun E-finaĵo plej ofte rolas kiel komplemento de verbo. Tiam ĝi montras kroman agon, kiu rilatas al la subjekto de tiu verbo. Anstataŭ diri du frazojn, unu por ĉiu ago, oni kunmetas la frazojn al unu:

  • Li legis sian libron kaj manĝis samtempe pomon. Manĝante pomon li legis sian libron.Dum li manĝis (estis manĝanta) pomon, li legis sian libron. La manĝado daŭris samtempe kun la legado.

  • Li faris sian taskon. Poste li iris hejmen. Farinte sian taskon li iris hejmen.Kiam li estis farinta sian taskon, li iris hejmen. La farado de la tasko finiĝis antaŭ ol li iris hejmen.

  • Li intencis skribi leteron. Tial li kolektis siajn skribilojn. Skribonte leteron li kolektis siajn skribilojn. La leterskribado estis planata, sed antaŭ ol ĝi komenciĝis, okazis la kolektado.

  • Ili laboris. Samtempe la mastro rigardis ilin. Ili laboris rigardate de la mastro.Ili laboris, dum ili estis rigardataj de la mastro. La laborado kaj la rigardado okazis samtempe.

  • Mi tute ne atendis lin, sed li tamen venis al mi. Li venis al mi tute ne atendite.FE.22 La atendado (kiu ne okazis) estus pli frua ol lia venado.

  • Oni preskaŭ kaptis lin, sed li forkuris. Kaptote li forkuris. Kiam la forkuro okazis, la kaptado estis en la tuja estonteco.

Tiaj kunmetitaj frazoj estas plej oftaj en la skriba lingvo. Ili prezentas malsimplan rilaton inter pluraj aferoj en tre densa kaj iom malfacila formo. La parola lingvo ofte esprimas tiajn aferojn per pli multaj vortoj.

En tiaj frazoj la E-vorta participo devas laŭsence esti priskribo de la subjekto de la ĉefverbo:

  • Farinte la taskon li iris hejmen. Li faris la taskon.

  • Ili laboris rigardate. Ili estis rigardataj.

Ne diru do: *Promenante sur la strato venis subite ideo al mi en la kapon.* La subjekto de la ĉefverbo venis estas ideo. La frazo do signifas, ke la ideo estis promenanta sur la strato, kio verŝajne ne estas la dezirata signifo. Diru: Promenante sur la strato mi subite ekhavis ideon en la kapon. Aŭ: Kiam mi promenis sur la strato, venis subite ideo al mi en la kapon.

Ofte oni povas uzi A-finaĵon aŭ E-finaĵon ĉe tia participo kun nura nuanca diferenco: La dika ŝafa pelto, malsekigite de sango [post kiam sango ĝin malsekigis], rigidiĝis de frosto. La dika ŝafa pelto, malsekigita de sango [kiu estis malsekigita de sango], rigidiĝis de frostoFA1.227 La E-formo emfazas la tempan sinsekvon (la rigidiĝo okazis post la malsekigo), dum la La A-formo akcentas la staton de la pelto, kiam ĝi rigidiĝis.

Iafoje estas pli vere, ke laŭsence tia E-participo priskribas la agon de la ĉefverbo: Li nerimarkite eliris.FA1.219 Li estis nerimarkita, sed precipe lia elirado estis nerimarkita. La E-participo rolas kiel komplemento de la verbo eliris kaj sekve priskribas tiun agon.

E-participo ankaŭ ne povas havi propran subjekton. Ne diru ekz.: *La infanoj veninte hejmen, li povis trankviliĝi.* Tiaj frazoj estas eblaj en iuj lingvoj, sed en Esperanto oni devas diri ekz.: Kiam la infanoj estis venintaj hejmen, li... Kiam la infanoj (jam) venis hejmen, li... Vidinte, ke la infanoj venis hejmen, li...

Rilate al A-vorto aŭ E-vorto «

Participo havu E-finaĵon ankaŭ kiam ĝi estas rekta priskribo de A-vorto aŭ E-vorto:

  • Ŝi estis tiel ravante bela, ke la kortego ankoraŭ pli profunde kliniĝis antaŭ ŝi.FA1.171 Ŝi, aŭ pli ĝuste ŝia beleco, estis ravanta. Ŝi/ĝi ravis la homojn.

  • Ili ĉiuj estas frapante similaj al sia patro.FA2.35 Ilia beleco estis (kvazaŭ) frapanta. Ĝi (kvazaŭ) frapis tiujn, kiuj rigardis ilin.

  • Subite ekbruis la muziko, forte kaj ravante bele.FA3.65 La muziko ravis per sia beleco.

En la praktiko oni multe pli ofte uzas ne-participajn E-vortojn en tiaj okazoj: rave bela, (okul)frape similaj, brile bona k.s.

E-participo iafoje eĉ povas esti rekta priskribo de E-vorteca vorteto: Ili alvenis neatendite baldaŭ. (La baldaŭeco estis neatendita.)

Rilate al subfrazoj, I-verboj aŭ sensubjekte «

Participo havu E-finaĵon ankaŭ kiam ĝi estas perverba priskribo de subfrazo aŭ de I-verbo, kaj kiam ĝi estas perverba priskribo en sensubjekta frazo:

  • Estis antaŭdirite, ke ŝi edziniĝos kun tute simpla soldato.FA1.8 La ke-frazo estas subjekto. Antaŭdirite estas perverba priskribo de la ke-frazo.

  • Estas malpermesate fumi ĉi tie. Subjekto estas fumi. Malpermesate priskribas la subjekton.

  • Estis ŝajne baldaŭ pluvonte, kiam mi foriris. Pluvonte estas perverba priskribo en sensubjekta frazo. Ĝi iel priskribas la tutan situacion.

  • Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos venĝite sepoble.Gn.4 Venĝite estas perverba priskribo en sensubjekta pasiva frazo.

Legu pli pri pasivaj frazoj kun E-finaĵa participo.

Iafoje E-participo povas esti priskribo de tuta frazo, de kiu ĝi ne estas parto: Konsentite, ni agu tiel.Estas konsentite, ke ni agu tiel. Honeste esprimite, li faris grandan eraron.Estas honeste esprimite, ke li faris grandan eraron. Rimarku, ke en tiaj okazoj la E-participo ne estas komplemento de verbo en la frazo (agu, faris), sed rilatas al la frazo kiel tuto. Legu pli pri tia uzo de E-vortoj rilate al tuta frazo.