PMEG 2023

14.3.1. Tabelvortoj je AL

kial pro kiu kaŭzo, pro kiu motivo, pro kio
tial pro tiu kaŭzo, pro tiu motivo, pro tio
ial pro iu kaŭzo, pro iu motivo, pro io
ĉial pro ĉiu kaŭzo, pro ĉiu motivo, pro ĉio
nenial pro neniu kaŭzo, pro neniu motivo, pro nenio

Kial «

  • Kial vi ploras?M.39Pro kiu kaŭzo vi ploras? Demanda kial.

  • Kial vi ne respondas al mi?FE.20Pro kiu motivo vi ne respondas al mi? Demanda kial.

  • Kial ne sekvi la belon kaj ĝojon!FA1.194Pro kiu kaŭzo mi ne sekvu la belon kaj ĝojon! Kial estas ĉi tie demanda, sed la parolanto kvazaŭ demandas al si mem. Li ne volas respondon.

  • Ŝajnas al mi, ke mi komprenis, kial la viroj estas pli dezirataj, kiam la afero koncernas instruadon.M.32...mi komprenis, pro kiu kaŭzo la viroj... Kial en demanda subfrazo.

  • Ne demandu kial.BV.77 Kial en demanda subfrazo draste mallongigita. La kunteksto montras, ke la plena frazo estas: Ne demandu, kial vi foriru.

  • Jen estas la kaŭzo, kial mi, malgraŭ mia plej granda deziro, ne povas resti en Parizo pli longan tempon.L1.160 Rilata kial. Oni povus ankaŭ diri: ...la kaŭzo, ke mi ne povas... La ebloj uzi kial kiel rilatan vorton estas tre limigitaj.

  • Ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto.FE.17Ŝia patrino insultis ŝin (demandante): “Kial vi revenis tiel malfrue de la fonto?” La kial-frazo montras la motivon, ke la patrino insultis, sed samtempe ĝi estas demando. Kial estas ĉi tie do ia mikso de demanda kial kaj ĉar. Temas pri formo de nerekta parolo.

Tial «

  • Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron.FE.9...kaj pro tiu kaŭzo mi batas Aleksandron. Tial reprezentas la antaŭan frazon.

  • Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.FE.14

  • Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.FE.34

  • En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston.FE.39

  • Ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn.OV.373 Ĉiu el la tri tial reprezentas postan ke-frazon.

Rimarku la diferencon inter tial kaj ĉar. Ĉar enkondukas subfrazon, kiu montras kaŭzon. Tial reprezentas kaŭzon. Anstataŭ ĉar oni povas uzi tial ke: Ŝi estas bela. Tial mi amas ŝin.Mi amas ŝin tial, ke ŝi estas bela.Mi amas ŝin pro tio, ke ŝi estas bela.Mi amas ŝin, ĉar ŝi estas bela. Sed iafoje oni uzas tial kaj ĉar samtempe por plia klareco.

Ial «

  • La mondo ial rigardas ilin senkonfide.M.1La mondo pro iu kaŭzo rigardas...

  • Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis!M.145

  • Mi vin ial ankoraŭ ne konas.M.11

Ĉial «

  • Vi demandas, kial mi amas vin. Mi respondas: ĉial!...pro ĉiuj kaŭzoj! En la praktiko ĉial estas apenaŭ uzata.

Nenial «

  • Tian Regularon por nia Ligo mi nenial povus aprobi.OV.77...mi pro neniuj motivoj povus aprobi.

  • Vi povus inciti lin kiom ajn. Li nenial kolerus....li pro neniu kaŭzo kolerus.

Nenial estas en la praktiko tre malmulte uzata.

Oni diskutis, ĉu estas eble uzi nenial kun la signifo “senkaŭze”. Tiam ĝi ne havus nean efikon sur la verbo: Ŝi ridis nenial.Ŝi ridis senkaŭze. (Ŝi ja ridis, sed sen motivo.) Ekzistas tamen Fundamenta regulo, ke NENI-vortoj neas la verbon. Nenial oni faru escepton por nenial. La frazo Ŝi ridis nenial povas do nur signifi, ke ŝi ne ridis (kia ajn estus la kialo por ridi). Uzu je bezono sen kaŭzo, senkaŭze, senmotive aŭ simile por la alia senco: Li batis min senkaŭze. (Li ja batis min.) Nenial li batos vin. (Li ne batos vin.)

Vortfarado «

  • Kialo = “kaŭzo, motivo”: Mi ne komprenas la kialon de tio. La vorto kialo ne estas bazita sur demanda kial, sed sur la rilata uzo de kial: la kaŭzo, kial mi agis tiel la kialo de mia agado.

    Noto: Iuj opinias, ke kialo estas mallogika vorto, ĉar ne temas pri demando. Ili ne komprenis, ke kialo estas bazita sur la rilata signifo de kial. Anstataŭe iuj el ili uzas *tialo*. Sed kialo vere estas tute logika vorto. Oni povas simile formi ekz. kieo (la loko, kie io estas), kielo (la maniero, kiel oni ion faras) k.s.