PMEG 2023

33.4.2. Aliaj rilataj KI-vortoj

Rilata kiam «

Rilata kiam povas enkonduki tempan subfrazon. Tia subfrazo povas roli kiel priskribo de tempa esprimo en la ĉeffrazo:

  • Antaŭhieraŭ, kiam mi estis en la urbo, mi aĉetis novan robon.Antaŭhieraŭ mi aĉetis novan robon. + Tiam mi estis en la urbo.

  • En tiu tempo, kiam li loĝis en Parizo, li ofte vizitis min.

  • Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.FE.22

Plej ofte tamen mankas tempa esprimo en la ĉeffrazo. Oni povas diri, ke la kiam-frazo estas priskribo de subkomprenata tiam en la ĉeffrazo:

  • Ili svenas [tiam], kiam ili vidas sangantan anseron.Rt.16

  • Kiam mi venis al li, [tiam] li dormis.FE.20

  • Kiam oni estas riĉa [...], [tiam] oni havas multajn amikojn.FE.16Oni havas multajn amikojn tiam, kiam oni estas riĉa.

  • Ĝuste [tiam] kiam mi eliris el la preĝejo, mi renkontis la gantiston Erik.FA3.77

Rilata kiam-frazo povas havi tempan rolvorteton antaŭ si. La rolvorteto montras la rolon de la tuta kiam-frazo, ne de la vorto kiam:

  • Post kiam ŝi estis mallongan tempon en la arbaro, fariĝis nokto.FA1.161Post mallonga estado en la arbaro fariĝis nokto.

  • De kiam naskiĝis mia filino, mi estas kiel alia homo.De la naskiĝo de mia filino mi estas kiel alia homo.

  • La kverelo komenciĝis, post kiam li foriris.La kverelo komenciĝis post lia foriro.

  • Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set, okcent jarojn.Gn.5...post la naskiĝo de Set...

Se oni enmetas tiam en tiajn frazojn, la rolvorteto staru antaŭ tiam: Adam vivis, post tiam, kiam naskiĝis al li Set, 800 jarojn.

Ĉe demanda kiam estas alie. Rolvorteto antaŭ demanda kiam montras la rolon de kiam, ne de la tuta demanda frazo: Ŝi demandis, ĝis kiam mi restos hejme.Ŝi demandis, ĝis kiu tempo mi restos hejme.

Se oni erare pensus, ke rolvorteto antaŭ rilata kiam montras la rolon de kiam (anstataŭ de la tuta subfrazo), tiam la signifo draste ŝanĝiĝus, ekz.: Ŝi edziniĝis, post kiam ŝi naskis infanon. La ĝusta signifo estas: Ŝi edziniĝis post la nasko. Ŝi edziniĝis post tiam, kiam ŝi naskis infanon. Se oni erare rilatigus post al kiam, la signifo fariĝus: Ŝi edziniĝis. Post tiam [= post la edziniĝo] ŝi naskis infanon.

Logike oni povus uzi antaŭ ĉe subfrazo kun rilata kiam: Li rifuzis foriri, antaŭ kiam mi alvenis. Sed oni kutime uzas antaŭ ol en tiaj okazoj.

Iafoje rilata kiam-frazo montras ne tempon, sed okazon aŭ kondiĉon.

Aliaj enkondukiloj de tempaj subfrazoj estas dum, ĝis kaj apenaŭ.

Rilata kie «

Rilata kie povas enkonduki lokan subfrazon. Tia subfrazo povas roli kiel priskribo de loka esprimo en la ĉeffrazo:

  • Mi volis resti tie, kie mi estis.FA3.135Mi volis resti tie. + Mi estis tie. La esprimo tie, kie mi estis estas loka komplemento, kiu montras la lokon de la restado.

  • Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.PE.399

  • Ĝi troviĝis en granda ĝardeno, kie la pomarboj staris tute kovritaj de floraĵo.FA2.41...en kiu la pomarboj staris...

  • La malgranda Niko grimpis sur la stalon, kie li sin kuŝigis.FA1.15Li grimpis sur la stalon. + Li sin kuŝigis sur la stalo. Ĉi tie la kie-subfrazo estas plurakonta. Oni povas same bone uzi du apartajn frazojn: Li grimpis sur la stalon, kaj tie li sin kuŝigis.

Iafoje mankas loka esprimo en la ĉeffrazo. Tiam la kie-frazo mem rolas kiel loka komplemento en la ĉeffrazo. Oni povus ankaŭ diri, ke tie estas subkomprenata en la ĉeffrazo:

  • Kie estas sufero, [tie] estas ankaŭ espero.PE.542

  • Elizabeto nun laboras [tie], kie mi antaŭe laboris.

Rilata kie povas havi direktan rolvorteton aŭ direktan N-finaĵon:

  • Jen la loko, de kie venis la bruo.Jen (estas) la loko. + De tiu loko venis la bruo.

  • Finfine ni alvenis, ĝis kie antaŭe neniu homo venis.

  • Ĉie, kien mi venas, troviĝas ia malbonaĵo, kiu premas la koron.FA1.144

Anstataŭ rilata kie oni povas ofte uzi en kiu(j), ĉe kiu(j), sur kio aŭ simile, precipe se la subfrazo priskribas O-vorton, kiu ne rolas kiel loka komplemento en la ĉeffrazo. Sed kie estas ofte pli eleganta:

  • La mallarĝa strato, kie li loĝis, estis ankoraŭ tiel konstruita, ke [...] oni havis tie la tutan varmegon de la suno.FA2.134 La frazparto la mallarĝa strato ne estas loka komplemento, sed subjekto.

  • Marta venis el la hejma bieno, kie floris rozoj kaj kantis najtingaloj.M.31...el la hejma bieno, ĉe kiu floris...

  • Ne troviĝas, kie sidi.Ne troviĝas io, sur kio oni povus sidi.

Rilata kia «

Rilata kia povas enkonduki ecan subfrazon. Rilata kia-frazo povas roli kiel priskribo de tia, tiaspecatiuspeca en la ĉeffrazo:

  • Ŝi ne estas tia, kia devas esti reĝino.FA1.174Ŝi ne estas tia. + Reĝino devas esti tia.

  • Ĝi [= la grajno] ne estas tiaspeca, kia kreskas sur kampo de kampulo, aŭ per kia oni nutras kokinojn.FA1.41Ĝi ne estas tiaspeca. + Tia [grajno] kreskas sur kampo de kampulo. + Per tia [grajno] oni nutras kokinojn.

  • Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas.PE.340Tia oni vin taksas. + Tia oni vin vidas.

Rilata kia-frazo povas ankaŭ roli kiel priskribo de O-vorto, kiu havas tia kiel difinilon:

  • Regis tia frosto, kian ni ĉe ni ne havas eĉ en la plej kruela vintro.FA3.83 Regis tia frosto. + Tian froston ni ĉe ni ne havas eĉ en la plej kruela vintro.

  • Se vi tamen volas havi oron, vi povas ĝin ankaŭ ricevi en tia granda kvanto, kian vi povos porti.FA1.6

En ĉi tiaj frazoj tia ofte staras post la O-vorto, kvankam ĝi estas difinilo: La arbo de la suno estis belega arbo tia, kian ni neniam vidis.FA3.114

Se rilata KI-frazo priskribas O-vorton kun tia, oni povas ankaŭ uzi rilatan kiu: Vi havas plenan rajton uzi la monon en tia maniero, kiu ŝajnas al Vi la plej bona.L2.126

Rilata kiu montras certan individuon, dum rilata kia montras specon:

  • Mi uzis tiun aŭton, kiu povas veturi tre rapide. Oni parolas pri certa individua aŭto. Ĝi povas veturi tre rapide.

  • Mi uzis tian aŭton, kia povas veturi tre rapide. Oni parolas pri speco de aŭto. Ĉiuj aŭtoj de tiu speco povas veturi tre rapide.

Sed en tiuj ĉi ekzemploj jam tiun kaj tian sufiĉe klare montras la distingon inter individuo kaj speco. Oni povas do uzi kiu en ambaŭ subfrazoj. Pli ofte oni preferas kiu, sed kia pli akcentas, ke temas pri speco.

Uzu rilatan kia nur antaŭ frazo kun verbo. Antaŭ sola frazparto, aŭ grupo de frazpartoj sen verbo, oni uzu komparan kiel: Li vizitis (tiajn) urbojn kiel Parizo. Ne diru: *...urbojn kia Parizo.*

Rilata kiel «

Rilata kiel povas enkonduki manieran aŭ gradan subfrazon. Rilata kiel-frazo priskribas tiel aŭ frazparton kun tiel en la ĉeffrazo, sed ofte tiel estas forlasita. Tiam la kiel-frazo mem rolas kiel maniera aŭ grada komplemento en la ĉeffrazo:

  • Oni ludas sur fortepiano, tamen tre mallaŭte kaj tiel bele, kiel ŝi neniam antaŭe aŭdis.FA1.34

  • Li komprenas predikon [tiel], kiel bovo [komprenas] muzikon.PE.8

  • Ĉiu penis sin savi [tiel], kiel li povis.FA1.89

Rilata kiel-frazo iafoje priskribas tutan frazon. Tiam kiel reprezentas la ideon de la tuta frazo, simile al rilata kio:

  • Ŝia beleco, kiel oni diris, estas la deloga beleco de la malbono.FA3.142Ŝia beleco estas la deloga beleco de la malbono. + Tiel oni diris.Oni diris, ke ŝia beleco estas...

Kiel estas ankaŭ ĝenerala kompara vorto. Tiam kiel normale enkondukas ne frazon, sed solan frazparton aŭ grupon de frazpartoj sen verbo.

Rilata kiom «

Rilata kiom povas enkonduki kvantan aŭ mezuran subfrazon. Rilata kiom-frazo rolas kiel priskribo de tiom aŭ frazparto kun tiom en la ĉeffrazo, sed ofte tiom estas forlasita:

  • Ŝi elpaŝis antaŭen tiom multe, kiom ŝi povis.FA3.65Ŝi elpaŝis antaŭen tiom multe. + Tiom ŝi povis.

  • Nun vi ricevos tiom multe da mono, kiom vi volas havi.FA1.5

  • Ĉiuj donas al mi prunte [tiom], kiom mi volas.Rz.93

  • Al mia festo povas veni tiom el viaj amikoj, kiom volas.

Subfrazo kun rilata kiom ofte montras ian limigon:

  • La kompatinda stana soldato tenis sin, kiom li povis, tute rekte.FA1.156 Liaj fortoj estis limigitaj.

  • Unu el la plej kuraĝaj knaboj kaj iom post iom ankaŭ ĉiuj aliaj ekkantis strofon el malnova kanto pri cikonioj, kiom ili tion memoris.FA1.205 Estis limoj de ilia memoro. Ili ne povis kanti pli ol la memoro permesis.

  • Kiom mi vidas, vi havas nur unu filon.Rt.51 Mi ne povas vidi pli.

Rilata kial «

Ankaŭ kial estas uzata kiel rilata vorto, sed nur por rekte priskribi O-vorton kiel kaŭzomotivo, kaj eĉ tiam nur tre malofte:

  • La efektiva kaŭzo, kial ili ne aliĝas al ni, estas tio, ke ili timas.OV.123La efektiva kaŭzo estas tio, ke ili timas. + Tial ili ne aliĝas al ni. Oni povas ankaŭ diri ...la kaŭzo, pro kiu ili ne aliĝas al ni... Pli ofte oni tamen uzas ke-frazon: ...la kaŭzo, ke ili ne aliĝas al ni...

Oni do ne uzas frazojn kiel: *Ili foriris tial, kial mi foriris.* Sed oni diras: Ili foriris pro la sama kaŭzo, kial mi foriris. Aŭ pli ofte: ...pro la sama kaŭzo, pro kiu mi foriris.

Por reprezenti tutan frazon, kiu montras kialon, oni povas uzi pro kio: Mi ne ricevis vian leteron, pro kio mi ne respondis. Oni ankaŭ povas renversi la frazokonstruon, uzante ĉar: Ĉar mi ne ricevis vian leteron, mi ne respondis.

Rilata kial-frazo ne montras mem kaŭzon aŭ motivon. La kaŭzon montras la vorto, kiun la kial-frazo priskribas. Kial reprezentas tiun kaŭzon en la subfrazo. Por enkonduki subfrazon, kiu mem montras kaŭzon aŭ motivon, oni uzas ĉar: Ili foriris, ĉar mi foriris. (Mia foriro estas la kaŭzo de ilia foriro.)