PMEG 2023

37. Vortfaraj principoj

La reguloj kaj principoj de vortfarado estas ĉi tie klarigitaj en maniero speciala por PMEG. Aliaj lernolibroj uzas aliajn manierojn klarigi la samajn aferojn.

La Akademio de Esperanto klarigas la vortfaradon surbaze de teorio pri “tri ĉefaj signifo-kategorioj” (Aktoj de la Akademio, p. 69 – 70). Ankaŭ PAG uzas tian teorion. La klarigoj en PMEG principe esprimas la samon, sed per aliaj vortoj.

La vortfarado baziĝas sur vortelementoj kaj signifoj.

Farante vortojn oni sekvas tri bazajn principojn:

Legu ankaŭ pri streĉitaj formoj, kaj pri ŝajnaj kunmetaĵoj.

Krome oni uzas afiksojn por fari kunmetaĵojn. Multaj afiksoj sekvas baze la ordinarajn principojn, sed iuj afiksoj sekvas tute proprajn regulojn.

Atentu, ke kunskriboj kiel membroj-abonantoj, nigra-blanka, vole-ne-vole, pli-malpli k.s., ne estas rigardataj kiel kunmetaĵoj en PMEG.