PMEG 2023

38.2.11. EM

EM = “inklino al io”. La radiko antaŭ EM normale ricevas agan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo. EM-vortoj do normale devenas de verboj.

Natura tendenco «

EM-vorto plej ofte montras, ke io pro sia naturo ofte aŭ daŭre tendencas al la ago:

  • mensogi mensogema = inklina al mensogado, ofte mensoganta

  • timi timema = inklina al timado, ofte timanta

  • manĝi manĝema = inklina al ofta aŭ multa manĝado

  • kompreni komprenema = tia, ke oni ĉiam volas kompreni

  • servi servema = tia, ke oni ofte volas servi al aliaj

  • venĝi venĝema = tia, ke oni volas venĝi, nepardonema

  • pura puri = esti pura purema = tia, ke oni volas esti pura

  • dogmo dogmi = prezenti siajn opiniojn kiel dogmojn dogmema = inklina al dogmado

Momenta emo «

Iafoje oni uzas EM por momenta aŭ okaza deziro, aŭ por pasanta bezono:

  • Ŝi sentis fortan manĝemon. (= ... fortan malsaton.)

  • Ĉu vi estas trinkema? (= ... soifa?)

  • Subite li fariĝis terure dormema. (= ... terure dorme laca.)

  • Ili deziris satigi sian venĝemon. (= Ili volis venĝi iun ofendaĵon.)

Oni povas alternative uzi kunmetaĵojn kun vola: manĝivola, venĝovola. Sed normale EM sufiĉas.

Kapablo «

En kelkaj vortoj EM montras kapablon:

  • produkti produktema = tia, ke oni povas multe produkti

  • krei kreema = tia, ke oni povas multe krei

  • decidi decidema = kapabla fari decidojn

  • inventi inventema = kapabla fari inventojn

  • eksplodi eksplodema = kapabla facile eksplodi (ekz. eksplodema ĥemiaĵo)

  • floro flori florema = kapabla multe flori

Oni ankaŭ povas uzi kunmetaĵojn kun povakapabla: decidpova, inventokapabla. Vidu ankaŭ IV. Normale tamen EM estas sufiĉe klara.

Natura minaco, kontraŭvola risko «

En iuj vortoj EM signifas, ke oni pro sia naturo estas minacata de io, ke oni riskas ion, kion oni ne volas:

  • erari erarema = tia, ke oni ofte aŭ facile faras erarojn

  • rompiĝi rompiĝema = tia, ke ĝi facile rompiĝas

  • vomi vomema = tiel malsana, ke oni eble vomos

  • morti mortema = tia, ke oni povas, eĉ devas, morti

Ne-agaj radikoj «

Iafoje oni faras EM-vorton, kiu ne devenas de verbo:

  • gasto gastema = tia, ke oni ŝatas gastojn

  • muziko muzikema = tia, ke oni ŝatas muzikon

  • vero verema = tia, ke oni ŝatas veron

  • la sama sekso samseksema = tia, ke oni preferas la propran sekson

EM-vortoj normale estas faritaj el verboj, kaj gastema tial povas kompreniĝi kiel “ema mem gasti”, muzikema kiel “ema mem muziki” k.t.p. Se ne temas pri tia signifo, povas esti preferinde uzi kunmetaĵojn kun ama: gastama = “tia, ke oni amas gastojn”, muzikama = “tia, ke oni amas muzikon”, samseksama = “tia, ke oni amas la propran sekson”. Aliflanke, kiam AM ŝajnas tro forta aŭ sence maltrafa, eble tamen EM estas preferinda.

O-finaĵo «

EM-vortoj havas plej ofte A-finaĵon, sed povas havi ĉian ajn finaĵon. Ĉe O-finaĵo oni antaŭe kutimis ĉiam aldoni la sufikson EC: manĝemeco, timemeco k.s. Sed EC normale ne estas bezonata. Sufiĉas manĝemo, timemo k.t.p.

Forlaso de EM «

Antaŭ la sufikso UL oni povas ofte forlasi EM, se la signifo restas klara:

  • timemulo timulo

  • drinkemulo drinkulo

Ordinara radiko «

Kiel ordinara radiko EM normale montras nedaŭran, momentan inklinon:

  • ema = momente inklina

  • emo = momenta inklino

  • emi = havi momentan inklinon

  • malemo = malinklino momenta

  • emigi = krei momentan inklinon ĉe iu