PMEG 2023

23.1.2. Nombraj vortetoj – uzado

Nombraj vortetoj plej ofte aperas kiel rektaj priskriboj de O-vortoj montrante, kiom da aferoj estas. La nombraj vortetoj tiam ne ricevas la finaĵojn N kaj J:

  • Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn.FE.12 Kiam unu rolas kiel pura nombrovorto, ĝi povas ricevi nek J-finaĵon, nek N-finaĵon.

  • Li promenas kun tri hundoj.FE.12

  • Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj.FE.12

  • Li havas dek unu infanojn.FE.12

  • Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj.FE.12

En iuj specialaj uzoj de unu oni tamen povas aldoni J-finaĵon kaj N-finaĵon post unu.

Oni ne uzu A-finaĵon post la nombrovortoj en ĉi tiaj okazoj, ĉar A-finaĵo post nombra vorteto donas tute alian signifon.

Iafoje la O-vorto estas forlasita (subkomprenata):

  • Nu, se vi ne havas mil [rublojn], mi petas cent rublojn.Rz.65

  • Kiun el la tri [aferoj/personoj] vi elektas?

Nul kiel rekta nombra priskribo «

Nul povas aperi kiel rekta nombra priskribo, sed tio okazas ordinare nur ĉe mezurunuoj:

  • La frostopunkto de akvo estas nul gradoj. Oni normale skribas 0 gradoj, sed elparolas tion kiel nul gradoj. Legu ankaŭ pri la uzo de J-finaĵo ĉe nul kaj malpli.

  • Karato estas masunuo, kiu egalas al nul komo du gramoj. Normale oni skribas 0,2 gramoj.

  • Ilia fina rezulto estis nul poentoj.

En aliaj okazoj oni normale uzas neniu: Mi havas neniun malamikon. Nur iafoje (en eksperimenta lingvouzo, poezio k.s.) oni povas vidi nul, kie normale aperas neniu (aŭ nenia): nul homo(j), nul dubo k.s.

Memstaraj nombraj vortetoj «

Nombraj vortetoj povas ankaŭ aperi memstare en diversaj frazroloj. Ofte ili kondutas O-vortece:

  • Kvarkvin [el la knabinoj] decidis penetri ankoraŭ pli profunden en la arbaron.

  • Kvin kaj sep faras dek du.FE.12

  • Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin.FE.12

  • Ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek.Nm.26

  • Divido per nul ne estas permesita.

  • Tri estas duono de ses.FE.14

  • Unu, du, tri! Nun ni flugu dekstren!FA1.208

  • Sep estas sankta nombro.

  • Kiom vi volas? – Mi volas du mil.

  • Kiom ili estas? – Ili estas dek du.

Legu ankaŭ pri pronomeca unu.

Nombraj vortetoj kun da «

Oni ankaŭ povas uzi nombrajn vortetojn kun da-esprimo. Tio estas malofta, sed povas esti oportuna ekz. kiam oni ial volas meti la nombrovorton for de tio, kion ĝi nombras:

  • Da ĉevaloj ili havis sepcent tridek ses.Neĥ.7 Pli klara ol: Ĉevalojn ili havis sepcent tridek ses. Normale oni tamen dirus: Ili havis sepcent tridek ses ĉevalojn.

Identiga priskribo «

Nombraj vortetoj ankaŭ aperas post O-vorto kiel identiga priskribo. Tiam ili ne montras nombron, sed numeron aŭ simile:

  • Vidu “Lingvo Internacia” N-ro 2, paĝoj 20-21.OV.218...numero du, paĝoj dudek ĝis dudek unu. La nombrovortoj rolas kiel identigaj priskriboj de la vortoj numero kaj paĝoj.

  • La lingvo internacia Esperanto aperis publike en la fino de la jaro 1887.OV.145...la jaro mil okcent okdek sep. 1887 estas identiga priskribo de jaro.

  • Ni loĝas en ĉambro tricent tridek tri en tiu hotelo.

  • La respondo troviĝas sur la paĝo mil ducent ok.

Ofte oni povas anstataŭe uzi A-finaĵan vicordan nombrovorton: la dua numero, la jaro 1887-a, la tricent-tridek-tria ĉambro. Sed povas esti diferenco inter vicordo kaj numero. Ekz. kvara signifas, ke estis tri aliaj antaŭe en vicordo, dum numero kvar signifas, ke la afero havas la ciferon 4 kiel iaspecan “nomon”. En ekz. hoteloj ofte mankas numeroj, kaj tial ekz. ĉambro cent ne nepre estas la centa ĉambro. Kaj se oni staras ĉe la fino de strato, oni povas diri, ke domo numero unu ne estas la unua domo, sed la lasta.

Kiam oni uzas ciferojn en esprimoj kiel paĝo 100, la jaro 2010 k.s., oni povas rigardi la ciferan skribon kiel skriban simpligon de A-finaĵa nombrovorto. Tiam oni legas la paĝo 100 kiel la paĝo centa kaj la jaro 2010 kiel la jaro du-mil-deka. Tiel oni iafoje skribas la tagon de monato en datoj: 1 Majola unua (tago) de Majo. Sed multe pli ofte oni uzas la skribon 1-a de Majo.