PMEG 2023

16.3. Sed

Sed ligas frazojn aŭ frazpartojn, kaj montras, ke ili iel kontrastas inter si:

  • La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka.FE.10

  • Li amas min, sed mi lin ne amas.FE.18

  • Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas.FE.18

  • Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn.FE.25

  • Nia provincestro estas severa, sed justa.FE.37

  • Tiu domo estis mallarĝa, sed alta.M.6

  • Pli bona estas knabo malriĉa sed saĝa, ol reĝo maljuna sed malsaĝa.Pr.4

  • Li havis [...] unu filinon, belan, mildan kaj saĝan, sed blindan.FA3.116

Sed povas ankaŭ enkonduki ion, kio malebligas aŭ malhelpas la antaŭan aferon:

  • Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.FE.18

  • Mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon.FE.34

Sed povas enkonduki ion, kio estas surpriza, se oni konsideras la antaŭan aferon:

  • Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn.FE.14

  • Mi kriis tiel laŭte, kiel mi povis, sed neniu min aŭdis, mi estis tro malproksime.FA3.152

  • Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaŭ malgranda: li estas de meza kresko.FE.33

  • Li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li.FE.42

  • Melankolio sed ne doloro, plenigis lian bruston.FA3.64

Se la antaŭaj vortoj esprimas neadon de io, sed povas enkonduki tion, kio validas anstataŭe:

  • La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.FE.9

  • Se nia afero ne mortis, sed vivas kaj floras, tio ĉi estas en tre granda parto merito de la mortinto.OV.223

  • Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto.FE.39

  • Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego.FE.38

  • Ne la febro, ne la malsano, sed la maljuneco lin paralizis.FA3.146

  • Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta.Jĥ.33

  • La plej granda parto de la publiko nenion scias ne sole pri nia lingvo, sed ankaŭ pri la ideo de lingvo tutmonda entute.OV.93 Ili nenion scias pri nia lingvo, kaj ankaŭ nenion pri la ideo de lingvo tutmonda. La sed-frazo kontrastas al ne sole.

  • Mi scias, ke vi estas ne sole librovendisto, sed ankaŭ libreldonisto.M.122

Iafoje sed montras kontraston al io subkomprenata:

  • Ankoraŭ unu fojon ripetu al ŝi la adreson, sed malrapide. Subkomprenas, ke oni antaŭe diris la adreson tro rapide.

  • Post malpli ol duonhoro ŝi revenis, sed ne sola.M.194 Oni supozis, ke ŝi revenos sola.

  • Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.FE.26 Oni supozis, ke estos ankaŭ kremo en la teo.

  • Mi venas nur kun mia edzino, sed sen mia frato.L1.172 Oni supozis, ke ankaŭ la frato venos.

Nuanca sed «

Nuanca sed ne ligas du aferojn, sed enkondukas frazon, kiu esprimas ŝanĝon de paroltemo aŭ interrompon:

  • Sed ni ne parolos plu pri tiu ĉi punkto.FK.262 Oni povas imagi subkomprenitan antaŭfrazon: Ni povus daŭrigi, sed...

  • Sed ni revenu al nia interrompita analizado.FK.268 Oni povas imagi la antaŭfrazon: Mi povus paroli pli pri tio ĉi, sed...

Nuanca sed povas ankaŭ enkonduki elkrion de surprizo aŭ malkonsento. Tiam oni iafoje povus diri, ke sed kontrastas al la eldiro de alia persono:

  • Mi donos al vi kvin eŭrojn. – Sed tio ne estas justa!

  • Li venkis en la konkurso. – Sed tio estas ja bonega!

Sed kaj tamen «

Sed ofte aperas kune kun tamen, kiu tiam emfazas la kontraston:

  • Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.FE.34

  • Ŝi havis forton kaj ŝi estis laborema, sed ŝi tamen restis malriĉa.FA3.68

Se oni uzas tamen, oni povus ofte same bone uzi kaj anstataŭ sed, ĉar la kontraston sufiĉe bone esprimas tamen:

  • Li havis la impreson, ke li sonĝas kaj tamen ne sonĝas.FA2.132

  • La lekanto sentis sin tiel feliĉa, kvazaŭ tiam estus grava festotago, kaj tamen tiam estis nur simpla lundo.FA1.147

Tamen normale rolas kiel komplemento, dum sed estas kunlig vorteto. Tial sed aperas komence de sia frazo, dum tamen povas aperi en diversaj pozicioj ene de la frazo.

Tamen anstataŭ sed «

Iafoje tamen aperas komence de ĉeffrazo, kiu estas tre proksime ligita al la antaŭa ĉeffrazo. Tiam tamen ekhavas ian frazligan rolon. Tamen tiam praktike egalas al sed. Oni povus ankaŭ diri, ke sedkaj estas subkomprenata:

  • Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venĝema.FE.41

  • Seninfana estis la edzeco de la rabeno; tamen ĉirkaŭ li ne mankis vivado kaj moviĝado.Rn.8

  • La buŝo de Marta iom ekmoviĝis, tamen ĝi eligis nenian sonon.M.135

  • Ŝi demandis, videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kaŝi rideton.M.46