PMEG 2023

14.3.17. Tamen

Tamen = “malgraŭ tio, kontraŭe al tio”. Tamen montras kontraston al jam esprimita afero:

  • Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.FE.34 Tamenmalgraŭ tio, ke mi ne scias la lingvon hispanan.

  • Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem.FE.39 Tamenmalgraŭ tio, ke li ne mortis per natura morto.

  • Kiel ajn facilanima kaj nekonstanta li estas, li tamen konas la mondon kaj la homojn.BV.46 Tamenmalgraŭ la facilanimeco kaj nekonstanteco.

  • De tiu tempo restis inter ni rilatoj se ne de amikeco, tamen almenaŭ de bona konateco.M.77 Tamenmalgraŭ la manko de amikeco. Ĉi tie estas draste mallongigitaj subfrazoj: ...rilatoj, kiuj, se ili ne estis rilatoj de amikeco, estis tamen almenaŭ rilatoj de bona konateco.

  • La lekanto sentis sin tiel feliĉa, kvazaŭ tiam estus grava festotago, kaj tamen tiam estis nur simpla lundo.FA1.147...kaj kontraŭe al tio, tiam estis nur simpla lundo.

Ofte la kontraston jam montras sed. Tiam tamen ne estas necesa. Ĝi nur plifortigas la kontraston.

Ofte la malhelpaĵo estas esprimita per kvankam-frazo. Ankaŭ tiam tamen ne estas necesa, sed povas helpi al klareco: Kvankam la pasintaj tagoj povis ŝin prepari al tia sorto, ĝi tamen estis surprizo.M.111 Kvankam“malgraŭ tio ke. Tamen = “malgraŭ tio”. La vorteto kvankam enkondukas subfrazon, kiu montras malhelpaĵon. Tamen reprezentas antaŭe diritan malhelpaĵon.

Iuj uzas tamen kiel pozitivan respondvorton ĉe neaj demandoj.