PMEG 2023

20.1.5. Tiel same kiel, same kiel, samkiel

Oni ofte uzas same kune kun kompara kiel por akcenti, ke la simileco estas tre granda, ĝis efektiva sameco. Zamenhof uzis preskaŭ ĉiam la longan esprimon tiel same kiel. Nuntempe oni ordinare uzas la pli mallongan formon same kiel, kiun oni iafoje eĉ simpligas al samkiel:

  • Vi tion ja ekkonas, patrino, per la sento, tiel same kiel mi.FA4.22

  • La kompatinda Elinjo-fingreto stariĝis antaŭ la pordo, tute tiel same kiel ĉiu alia almozulino, kaj petis pri malgranda peco da hordea greno.FA1.45 Ĉi tie tute eĉ pli emfazas la samecon de la komparo.

  • Tolstoj same kiel Zamenhof komprenis la malbonojn de la nuntempa soci-ordo.

  • Ni volas kulturi en ni la homecon kaj fordetrui la naciecon – samkiel la kamparano kulturas la tritikon kaj elŝiras lolon.

  • Hodiaŭ, samkiel hieraŭ, ili rifuzas kunlabori.

La plej simplan formon samkiel oni ne trouzu. Ĝi taŭgas, kiam sam- estas nura nuancilo de kiel. Se temas pri memstara ideo de sameco, oni uzu la plenan vorton same:

  • Li kantas (tiel) same kiel mi.Li kantas samkiel mi. Ĉi tie la senco estas, ke li kantas, kaj ke ankaŭ mi kantas. Ni faras la saman agon (sed eble en malsamaj manieroj). Oni kutime elparolas kun paŭzeto antaŭ (tiel) same, kaj kredeble estas preferinde skribi kun komo: Li kantas, (tiel) same kiel mi. En tiu ĉi okazo samkiel estas uzebla alternativo.

  • Li kantas same kiel mi. Ĉi tie la senco estas, ke li kantas en la sama maniero, en kiu mi kantas. Oni kutime elparolas sen paŭzeto antaŭ same, kaj oni do ne aldonu komon. En tiu ĉi okazo oni ne uzu samkiel. Sed oni tute bone povas uzi tiel anstataŭ same: Li kantas tiel, kiel mi. Oni ankaŭ povas meti same antaŭ la verbon: Li same kantas kiel mi.

Por ambaŭ ĉi-antaŭe montritaj sencoj de Li kantas same kiel mi, oni ankaŭ povas uzi la plej simplan (sed malpli akcentan) formon Li kantas kiel mi. Se oni tiam celas la unuan sencon, estas tamen preferinde uzi komon (kaj paŭzeton): Li kantas, kiel mi.