PMEG 2023

20.2. Aliaj montriloj de komparo

Kvazaŭ «

En egalecaj komparoj oni povas uzi kvazaŭ anstataŭ kompara kiel, se temas pri simileco, kiu estas nur ŝajna aŭ nereala, kaj se oni volas tion emfazi:

  • Dum momento li staris senmova, kvazaŭ ŝtoniĝinta.M.164 Li ne vere estis ŝtoniĝinta.

  • Silente li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaŭ abunda fruktoĝardeno.FA3.64

  • Ĉiu statuo sur la riĉaj sarkofagoj ŝajnis kvazaŭ ricevinta vivon.FA1.215

Iafoje oni devas uzi N-finaĵon (aŭ alian rolmontrilon) post kompara kvazaŭ same kiel ĉe kompara kiel:

  • Tiesto ŝtelis filon de Atreo kaj lin edukis kvazaŭ sian propran.IT.21

Antaŭ O-vorta frazparto (sen rolmontrilo) la diferenco inter kompara kiel kaj kompara kvazaŭ povas esti tre granda:

  • Karlo naĝas kiel delfeno.Karlo naĝas tiel, kiel delfeno naĝas Lia naĝomaniero similas al la naĝomaniero de delfeno.

  • Karlo naĝas kvazaŭ delfeno.Karlo naĝas tiel, ke li ŝajnas esti delfeno. Karlo mem similas al delfeno.

  • Petro voĉdonis kiel prezidanto....tiel, kiel voĉdonas prezidanto / ...en sia rolo de prezidanto (li efektive estis prezidanto).

  • Petro voĉdonis kvazaŭ prezidanto.Petro ŝajnis esti prezidanto, kiam li voĉdonis (sed li ja ne estis prezidanto).

Kvazaŭ havas ankaŭ aliajn uzojn.

Komparaj rolvortetoj «

  • Al povas montri tion, al kio oni referencas en esprimo de simileco aŭ malsimileco: Ĝi estis tre (mal)simila al la alia.

  • De povas montri malsimilecon: Mi estas diferenca de vi.

  • Kontraŭ povas signifi “kompare kun”: La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro.Re.1

  • Antaŭ kaj (malofte) post povas montri pozicion (mal)pli altan en graveco aŭ rango: Antaŭ ĉio zorgu oficon, – plezuro atendos sian vicon.PE.859

  • Ĉe kaj apud povas en figuraj esprimoj montri komparon: Se lin kompari kun la nuna reĝo, li estis Apolono ĉe Satiro.H.13

  • Super kaj sub povas montri pli kaj malpli altan pozicion en rango, forteco, valoro k.t.p.: Kial ili suferis, kial vi triumfis super ili?Rt.127

  • Krom povas esti uzata anstataŭ ol post nenio alia, nenio pli, neniu alia, neniu pli k.s.

Komparaj vortetoj ĉe preferi «

Ĉe preferi (prefere, prefero k.s.) oni povas montri la malpreferaĵon per ia vorteto. Antaŭ I-verbo oni uzas ol, iafoje anstataŭ. Antaŭ O-vorto aŭ O-vorteca vorteto oni normale uzas al, sed ankaŭ antaŭ, kontraŭ kaj anstataŭ estas eblaj:

  • Mi preferas esti mortigita de ili, ol esti pinĉata de la anasoj [...]!FA2.41

  • Tiam Dio inspiris al mi la ideon ekbruligi mian liton, prefere neniigi mian domon per fajro, ol permesi, ke la granda amaso da homoj mizere pereu.FA3.152

  • Mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj.FK.108

  • Li ne atentas la vizaĝon de princoj, kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo.Ij.34

  • Preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintoj.Jr.8...ol elekti la vivon... Ol rilatas al subkomprenata I-verbo. Tial oni uzas ol.

  • La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj, anstataŭ viziti ŝin.FA2.34