PMEG 2024
39.3. Internaciaj afiksoj
Prefiksoj de mezurunuoj «
Ekzistas internacia sistemo de prefiksoj por mezurunuoj. Ĝi estas parto de la SI-sistemo, “Sistemo Internacia de Unuoj”, prizorgata de “Bureau International des Poids et Mesures” (“Internacia Buroo de Pezoj kaj Mezuroj”). Tiuj prefiksoj havas diversajn pligrandigajn kaj malpligrandigajn signifojn. Oni uzu ilin nepre nur antaŭ mezurunuoj kiel metro, gramo, ĵulo, sekundo, litro, ampero, volto, bito k.s.
Jen la Esperantaj formoj de tiuj internaciaj prefiksoj:
Prefikso | Valoro | Simbolo | Ekzemplo | |
---|---|---|---|---|
KVETA | kvintiliono | 1030 | Q | kvetagramo, Qg, kvintiliono da gramoj |
RONA | mil kvadrilionoj | 1027 | R | ronagramo, Rg, mil kvadrilionoj da gramoj |
JOTA | kvadriliono | 1024 | Y | jotateslo, YT, kvadriliono da tesloj |
ZETA | mil trilionoj | 1021 | Z | zetavebero, ZWb, mil trilionoj da veberoj |
EKSA | triliono | 1018 | E | eksaĵulo, EJ, triliono da ĵuloj |
PETA | mil bilionoj | 1015 | P | petavolto, PV, mil bilionoj da voltoj |
TERA | biliono | 1012 | T | teraĵulo, TJ, biliono da ĵuloj |
GIGA | miliardo | 109 | G | gigavato, GW, miliardo da vatoj |
MEGA | miliono | 106 | M | megaherco, MHz, miliono da hercoj |
KILO | mil | 103 | k | kilometro, km, mil metroj |
HEKTO | cent | 102 | h | hektogramo, hg, cent gramoj |
DEKA | dek | 101 | da | dekalumeno, dalm, dek lumenoj |
DECI | dekono | 10-1 | d | decimetro, dm, dekona metro |
CENTI | centono | 10-2 | c | centimetro, cm, centona metro |
MILI | milono | 10-3 | m | miligramo, mg, milona gramo |
MIKRO | milion-ono | 10-6 | µ | mikrometro, µm, milion-ona metro |
NANO | miliard-ono | 10-9 | n | nanohenro, nH, miliard-ona henro |
PIKO | bilion-ono | 10-12 | p | pikofarado, pF, bilion-ona farado |
FEMTO | mil-bilion-ono | 10-15 | f | femtometro, fm, mil-bilion-ona metro |
ATO | trilion-ono | 10-18 | a | atosekundo, as, trilion-ona sekundo |
ZEPTO | mil-trilion-ono | 10-21 | z | zeptoĵulo, zJ, mil-trilion-ona ĵulo |
JOKTO | kvadrilion-ono | 10-24 | y | joktogramo, yg, kvadrilion-ona gramo |
RONTO | mil-kvadrilion-ono | 10-27 | r | rontogramo, rg, mil-kvadrilion-ona gramo |
KVEKTO | kvintilion-ono | 10-30 | q | kvektogramo, qg, kvintilion-ona gramo |
Plej ofte uzataj estas: KILO, HEKTO, DECI, CENTI kaj MILI. La aliaj estas uzataj preskaŭ nur en faka lingvaĵo. La plej novaj, RONA, KVETA, RONTO kaj KVEKTO (enkondukitaj en 2022), estas apenaŭ uzataj entute.
Ĉi tiujn internaciajn prefiksojn oni uzu rigore laŭ la internaciaj principoj. Ne havas sencon krei unike Esperantajn vortojn per ili.
Plej multaj vortoj faritaj per tiuj ĉi prefiksoj estas rigardeblaj kiel memstaraj radikoj en Esperanto. Pluraj el ili estas jam oficialaj, ekz.: kilogramo, decigramo, centigramo, miligramo, decilitro, centilitro, kilometro, centimetro, decimetro, milimetro. Sed en kelkaj okazoj estas tamen sendube, ke temas pri efektiva Esperanta kunmetaĵo: bitoko (oko da bitoj, bajto) → kilobitoko (milo da bitokoj aŭ 1024 bitokoj, kilobajto).
Ekzistas ankaŭ du neregulaj formoj: hektaro (cento da aroj) kaj megomo (miliono da omoj). Tiuj formoj estas rigardendaj kiel apartaj radikoj en Esperanto: HEKTAR kaj MEGOM. Sed ankaŭ la regulaj kunmetoj hektoaro kaj megaomo estas uzeblaj.
Iam ekzistis ankaŭ la prefikso MIRIA (dek mil). Per ĝi oni kreis interalie la vorton miriametro = “dek mil metroj”, kiu eĉ fariĝis oficiala Esperanta radiko, sed nek MIRIA, nek miriametro estas plu uzataj.
La simbolo µ estas greka litero, kiu nomiĝas mu aŭ muo, sed kiam ĝi estas mezurunua prefikso, oni elparolas ĝin kiel mikro... La vorto mikrometro estas ankaŭ nomo de ia mezurilo de malgrandegaj longoj. Por la mezurunuo mikrometro ekzistas la alternativaj nomoj mikrono kaj muo.
Kiam temas pri la grando de komputila memorilo, oni ofte uzas kelkajn el tiuj ĉi prefiksoj kun iom aliaj valoroj, kiuj baziĝas sur la duuma nombrosistemo uzata en komputiloj: KILO = 210, MEGA = 220, GIGA = 230. Ekz.: kilobito = “mil bitoj” aŭ “1024 bitoj”, megabitoko = “miliono da bitokoj” aŭ “1.048.576 bitokoj”, gigabitoko = “miliardo da bitokoj” aŭ “1.073.741.824 bitokoj”. Por la valoroj bazitaj sur potencoj de 2, la komisiono IEC (“International Electrotechnical Commission”, “Internacia Elektroteĥnika Komisiono”) ellaboris apartajn prefiksojn, kiuj tamen ankoraŭ estas sufiĉe malofte uzataj: KIBI° = 210, MEBI° = 220, GIBI° = 230, TEBI° = 240, PEBI° = 250, EKSBI° = 260, ZEBI° = 270, JOBI° = 280. Ekz.: kibibito = “1024 bitoj”, mebibitoko = “1.048.576 bitokoj”, gibibitoko = “1.073.741.824 bitokoj”.
Ĥemiaj afiksoj «
Ekzistas internacia faklingva sistemo por fari sistemajn nomojn de ĥemiaj kombinaĵoj. Tiu sistemo enhavas multegajn radikojn kaj afiksojn, kaj specialajn regulojn por kunmeti ilin. Pri la sistemo respondecas la (ne-Esperanta) organizo IUPAC, “International Union of Pure and Applied Chemistry” (“Internacia Unio de Pura kaj Aplikata Ĥemio”). Esperanto transprenu la elementojn kaj vortojn de tiu sistemo laŭ la skribaj, elparolaj kaj gramatikaj reguloj de Esperanto, sed sen ia ajn kroma modifo. Ne havas sencon miksi la propre Esperantan vortfaradon kun tiu internacia sistemo. Estas preferinde rigardi vortojn kreitajn per tiu sistemo kiel nekunmetitajn radikojn en Esperanto. Ili estas tamen tro multaj por esti listigitaj komplete en vortaro. Efektive ili estas senlime multaj.
Iuj el la internaciaj ĥemiaj afiksoj havas la saman formon kiel oficiala aŭ neoficiala Esperanta afikso (ekz. AN, AT, ID, IN, IT, ON, OL kaj META), sed ne estas spaco en PMEG por pritrakti ĥemian vortfaradon. Oni turnu sin al ĥemiaj faklibroj, sed bedaŭrinde ankoraŭ ne ekzistas unueca maniero esperantigi ĥemiajn vortojn.