PMEG 2024

38.2.22. ING

ING = “tenilo, en kiun oni (parte) metas ion”. Komparu kun UJ. Tio, kio staras antaŭ ING, normale estas tio, kion oni parte enmetas en la ingon:

  • glavo → glavingo = tubeca objekto, en kiun oni metas la klingon de glavo

  • cigaro → cigaringo = tubeto, en kiu oni tenas cigaron por fumi ĝin

  • ŝraŭbo → ŝraŭbingo = ringo, en kiun oni ŝraŭbas ŝraŭbon

  • ovo → ovingo = vazeto, en kiun oni metas ovon por ĝin manĝi

  • piedo → piedingo = ringo, en kiun oni metas piedon por surĉevaliĝi kaj rajdi

  • fingro → fingringo = fingropinta protekta ĉapo uzata dum kudrado

Iafoje la elemento antaŭ ING ne estas tio, kion oni enmetas en la ingon:

  • pendi → pendingo = pendumilo, aparato por ekzekuti homon per pendumo. Oni povus diri, ke pendingo estas mallongigo de pendumatingo (pendumato = “homo, kiun oni pendumas”). Normale oni tamen diras pendumilo.

Ordinara radiko «

  • ingo = glavingo, ia ajn tenilo kiu parte kovras ion

  • ingi, eningigi = enmeti en ingon

  • elingigi = eligi el ingo