PMEG 2023

38.2.19. IL

IL = “instrumento, aparato, rimedo”. Tio, kio staras antaŭ IL, ricevas agan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo. IL-vortoj do (normale) devenas de verboj.

Permane uzebla instrumento «

Plej ofte IL montras instrumenton, kiun oni povas uzi permane. Temas ĉiam pri instrumento speciala por la koncernata ago:

  • haki hakilo = instrumento por haki

  • segi segilo = instrumento por segi

  • fosi fosilo = instrumento por fosi

  • fajfi fajfilo = instrumento por fajfi

  • kudri kudrilo = pinta instrumenteto por kudri

  • tondi tondilo = instrumento por tondi (kiu konsistas el du klingoj)

  • ŝlosi ŝlosilo = instrumento, kiun oni turnas en seruro por ŝlosi aŭ malŝlosi

  • pintigi pintigilo = instrumento por pintigi (ekz. krajonon)

  • manĝi manĝilo = instrumento por manĝi (telero, kulero, tranĉilo, forko, manĝbastoneto, glaso aŭ simile)

  • linio linii liniilo = instrumento, kiu helpas en desegnado de linioj

Iafoje temas pri instrumento, kiu mem faras la agon:

  • sonori sonorilo = instrumento, kiu sonoras (uzanto de sonorilo ne sonoras, sed sonorigas)

Granda aparato «

IL povas ankaŭ montri pli grandan aŭ pli ellaboritan aparaton:

  • presi presilo = maŝino por presado de libroj, gazetoj k.t.p.

  • komuniki komunikilo = helpilo por komunikado (telefono, radio, televido, gazeto k.t.p.)

  • komputi komputilo = (elektronika) aparato por prilabori informojn kaj fari tre rapidajn kalkulojn

  • amplifi amplifilo = aparato por elektre plifortigi ekz. sonojn

  • fotokopio fotokopii fotokopiilo = aparato por fari fotokopiojn

Aliaj aferoj «

IL povas ankaŭ montri paperaĵon, substancon, abstraktan rimedon, komputilan programon, aŭ ion ajn, kio servas por certa ago:

  • aboni abonilo = papero, per kiu eblas ekaboni ion

  • aliĝi aliĝilo = papero, per kiu eblas aliĝi al io (ekz. kongreso)

  • kuraci kuracilo = io ajn, kio servas por kuraci (ekz. medikamento)

  • solvi solvilo = substanco per kiu oni solvas alian substancon, io per kio eblas solvi problemon

  • preventi preventilo = io, per kio eblas preventi malsanon aŭ gravediĝon (medikamento, kondomo k.t.p.)

  • kompili kompililo = komputila programo, kiu kompilas aliajn programojn

  • koloro kolori kolorilo = substanco kiu servas por doni sian koloron al io, organika farbo

Alternativoj «

La sufikso IL havas tre ĝeneralan signifon. Por esprimi sin pli ekzakte oni povas fari kunmetaĵojn kun aliaj radikoj, ekz.: presmaŝino, presaparato, segmaŝino, transportaparato, vendaŭtomato, fermoplato, kovrotuko, solvosubstanco, kompilprogramo. Sed ofte taŭgas simpla IL-formo. Vidu ankaŭ ATOR.

Subkomprenata ago «

En iuj malmultaj IL-vortoj la aga elemento estas subkomprenata. Tio, kio staras antaŭ IL, ne mem montras agon, sed ekz. rezulton de ago:

  • fajro fajriloFA1.5 = ilo por fari fajron (ne “ilo por fajri”)

  • rekto rektilo = instrumento por desegni rektajn liniojn (ne “ilo por rekti”)

  • angulo angulilo = instrumento por difini aŭ desegni angulojn (ne “ilo por anguli”)

  • disko diskilo = aparato, kiu legas (komputilan) diskon kaj skribas sur ĝi (ne “ilo por diski”)

Oni povas diri, ke tiaj vortoj estas mallongigoj de ekz. fajrigilo, anguldesegnilo, rektofarilo, diskoturnilo aŭ simile. Oni estu tre ŝparema pri tiaj IL-vortoj por ne riski konfuzon. Normale oni faru IL-vortojn nur el verboj.

Ne ĉiuj iloj havas IL-sufikson «

Ekzistas multaj simplaj radikoj, kiuj estas nomo de ia instrumento aŭ simile. Al tia vorto oni ne aldonu IL. Tiaj vortoj estas ekz. manĝiloj kiel kulero, forko kaj glaso, pafiloj kiel revolvero, kanono kaj fusilo (nekunmetita!), transportiloj kiel aŭto, buso kaj biciklo, kaj muzikiloj kiel gitaro, piano kaj fluto, kaj ankoraŭ multaj diversaj ĉiutagaj iloj kiel martelo, broso, peniko, krajono, lupeo, serpo k.t.p.

Pri la radiko ARM regas konfuzo. La O-formo estas preskaŭ neniam uzata, sed Zamenhof iam uzis ĝin kun la signifo “batalilo”: Ne servas larmo anstataŭ armo.PE.507 Normale oni uzas la formon armilo. La verboformo armi tamen signifas “provizi per bataliloj”, kaj armilo do devus signifi ne “batalilo”, sed “ilo por provizi per bataliloj”. Se oni uzus ĉiam armo anstataŭ armilo, ĉiuj vortformoj fariĝus tute logikaj, sed armilo estas forte enradikiĝinta.

El la nekunmetita vorto aviadi (= “flugi per aparato pli peza ol aero”) oni faris la vorton aviadilo (= “tia flugmaŝino”). Nuntempe kelkaj uzas anstataŭe la nekunmetitan vorton avio. El ĝi oni povas fari la verbon avii kaj la agvorton aviado. Sed ankoraŭ aviadilo estas la normala formo. Aliaj similsignifaj vortoj estas flugmaŝino (= “ĉia aparato por flugi”) kaj aeroplano (la plej ofta speco de avio).

Ordinara radiko «

  • ilo = instrumento, rimedo

  • ilaro = kolekto de laboriloj

  • ilujo = ujo por ilo(j)