PMEG 2023

30.11. Kompleksaj verboj

Verboj kiel povi, voli, komenci, fini, ĉesi k.a. ofte aperas kune kun I-verbo. La du verboj kune formas kvazaŭ unu kompleksan verbon. Normale la I-verbo signife estas la pli grava parto, kaj ĝi decidas la frazrolojn:

  • Komencis neĝi.FA1.142 (= Ekneĝis.) La ĉefverbo komenci per si mem normale postulas kaj subjekton kaj objekton, sed la frazkonstruon decidas neĝi, kiu estas sensubjekta kaj senobjekta verbo.

  • Baldaŭ ĉesos neĝi. La ĉefverbo ĉesi normale havas subjekton, sed neĝi estas sensubjekta verbo.

    Noto: Oni normale ne diras *Baldaŭ finos neĝi*, ĉar fini montras plenumon, antaŭplanitan finpunkton aŭ simile. Sed ĉe neĝado ordinare tute ne ekzistas plenumo aŭ finpunkto. Neĝado simple iam ĉesas.

  • Ili ĉesis konstrui la urbon.Gn.11 La ĉefverbo ĉesi ne povas havi objekton, sed konstrui estas objekta verbo.

  • Li finis paroli.Jĝ.15 La ĉefverbo fini normale havas kaj subjekton kaj objekton, sed paroli ne bezonas objekton. Oni povus ankaŭ diri, ke ĝuste la I-verbo paroli estas la objekto de fini.

  • Ne povis esti alie.FA3.118 La ĉefverbo povi normale havas subjekton, sed esti povas esti sensubjekta (kun E-finaĵa perverba priskribo).