PMEG 2023

30.4. Verboj kun al-komplemento

Multaj verboj povas havi al-komplementon, sed ĉe kelkaj verboj la al-komplemento estas aparte grava. Ĉe tiaj verboj al-komplemento montras tiun, kiu profitas aŭ malprofitas de la ago. Tiaj verboj estas normale objektaj.

doni Subjekto estas tiu, de kiu io iras, kaj kiu normale kaŭzas tiun iron. La objekto estas tio, kio transiras al iu. La al-komplemento estas tiu, kiu ricevas la objekton: La patro donis al mi dolĉan pomon.FE.10 / Ŝafoj donas lanon al sia posedanto. / Muziko donas plezuron al la aŭskultantoj.
lavi La subjekto estas normale tiu, kiu kaŭzas la lavadon. La objekto estas tio, kio fariĝas pura: Mi lavis min en mia ĉambro, kaj ŝi lavis sin en sia ĉambro.FE.18 / La lavisto lavis tolaĵon. Ofte la objekto estas korpoparto. La posedanto de la korpoparto iel profitas de la ago, kaj povas aperi kiel al-komplemento: Mi lavas al mi la manojn. / Li lavis al la bebo la vizaĝon. Oni povas ankaŭ uzi posedan priskribon por montri la posedanton de la korpoparto: Mi lavas miajn manojn. / Li lavis la vizaĝon de la bebo.
ŝteli La subjekto estas tiu, kiu kontraŭleĝe ekhavas ion, kaj kiu ankaŭ kaŭzas tiun ekhavon. La objekto estas tio, kio kontraŭleĝe transiras al la subjekto. Tiu, kiu perdas la objekton, malprofitas de la ago, kaj povas aperi kiel al-komplemento: Vi ŝtelis al mi mian filon el la brakoj.Rt.50 Oni ankaŭ povas uzi de-komplementon por tiu, kiu perdas ion. Tio estas ofte pli klara esprimomaniero, ĉar efektive temas pri demovo: Vi ŝtelis de mi karan horon.Rt.35 (La radiko ŜTEL estas ankaŭ uzata prefiksece kun speciala signifo.)
aparteni La subjekto estas havaĵo, posedaĵo aŭ simile. La al-komplemento estas tiu, kiu havas la aferon. Objekto ne aperas: La rozo apartenas al Teodoro.FE.5 / La estonteco apartenas al ni.FK.267 Legu ankaŭ pri aparteni kaj havi.