PMEG 2023

12.3.4.6. En

En montras internan pozicion. Kompleta enfermiteco ne estas necesa. Ofte estas nur parte interna pozicio. Oni uzas en ankaŭ pri lokoj, kiujn oni rigardas kiel spacojn, kvankam vere ili estas surfacoj:

  • En la ĉambro sidis nur kelke da homoj.FE.32Interne de la ĉambro...

  • Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo.FE.40

  • En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon.FE.40

  • Marta havis nur unu penson en la kapo.M.67

  • En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj.FE.31

  • En la kandelingo sidis brulanta kandelo.FE.40 La kandelo estas nur parte en la ingo.

  • Li kuŝis en la lito.FA3.144 Kuŝi en lito = kuŝi sub la litkovraĵo. Kuŝi sur lito = kuŝi sur la litkovraĵo.

  • Li sidis komforte en sia fotelo. Oni sidas en fotelo, brakseĝo aŭ apogseĝo, ĉar ili havas brakojn, kiuj parte enfermas, sed oni sidas sur seĝo.

  • Sur la perono staris juna virino en funebra vesto.M.4 Oni diras, ke homo estas en vestaĵoj aŭ en vesto (eĉ en ŝuoj), kaj ke vestaĵoj estas sur homo. Homo tamen ne estas “en ĉapelo” aŭ “en ĉapo” (sed ĉapelo aŭ ĉapo ja estas sur kapo aŭ sur homo). Oni parolas ankaŭ pri homo kun ia vestaĵo.

  • La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro.FE.21 Arbaroj k.s. estas rigardataj kiel spacoj.

  • Mi konas neniun en tiu ĉi urbo.FE.28 Urboj kaj simile estas rigardataj kiel spacoj.

  • La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.FE.40 Landoj k.s. estas rigardataj kiel spacoj.

  • Mi vojaĝas en Hispanujo.FE.26

  • La kuraĝa maristo dronis en la maro.FE.37

  • La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero.FE.42

  • La ĉefa masto rompiĝis en la mezo kiel kano.FA1.89 Oni ankaŭ povus uzi ĉe.

  • En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis.FE.39 La vetero troviĝis ĉie ĉirkaŭe. Simile oni diras en nebulo, en pluvo, en hajlado, en neĝado, en ŝtormo, en fulmotondro k.t.p.

Tempo «

Ofte oni bildigas al si tempon kvazaŭ spacon, kaj uzas en. La “interno” de tempoperiodo estas inter la komenco kaj la fino de la periodo:

  • En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn.FE.10Post la komenco de tago, kaj antaŭ ĝia fino...

  • En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo.FE.34

  • En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino.FE.15

En ofte montras tempon necesan por kompletigi ian agon:

  • Vi forgesos nin en ses monatoj!BV.30 Plej malfrue post ses monatoj la forgeso estos kompleta.

  • Mi finos la tutan libron en kvar tagoj.FE.14 La legado daŭros maksimume kvar tagojn.

  • Tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj.FE.25

Tempa en similas al dum, sed en prezentas tempon kiel punkton (eĉ se temas pri longa tempo). Dum montras daŭron. Tempa en povas stari nur antaŭ tempa esprimo, sed dum povas stari ankaŭ antaŭ esprimo de ago: Tio okazis dum mia loĝado en Romo. Ne: *...en mia loĝado...*. Oni ja diras en ies ĉeestoforesto, sed tiam en ne montras tempon, sed cirkonstancon (kvazaŭ lokon).

Dum ne povas montri tempodaŭron necesan por plenumi ion. La jena ekzemplo montras tiun diferencon: Li parolis dum kvin minutoj, sed vane, ĉar tiajn demandojn oni ne povas respondi en kvin minutoj.

Ankaŭ tra kaj por povas montri tempon.

Figura uzo «

En estas uzata en multegaj figuraj esprimoj, kiuj havas pli aŭ malpli da simileco kun la baza pozicia signifo de en. Oni uzas figuran en precipe pri formoj, statoj kaj situacioj:

  • La rabistoj sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro.FA2.68 La grupo de sidantaj homoj havis rondan formon.

  • La domo forbrulis en helaj flamoj.FA4.31 Temas pri la stato de la domo, sed estas ankaŭ loka signifo. La domo troviĝis ene de la flamoj.

  • La birdoj alflugis en grandaj amasoj.FA1.177 Alflugis grandaj amasoj da birdoj.

  • Kelke da scienculoj sidis en vigla interparolado.FA1.119

  • Danĝere estas lin lasi plu en tia libereco.H.113

  • Laboru ĉiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo.OV.410

  • Mi vivas kun li en granda amikeco.FE.35

  • Li estas hodiaŭ en kolera humoro.FE.31

  • Ĉu mi eble povas en ia maniero helpi al vi?FA3.93

  • Gideon, filo de Joaŝ, mortis en tre maljuna aĝo.Jĝ.8

  • Ofte la ŝipo estis en danĝero.FA3.128

  • Oni parolas en Esperanto.L1.150 La vortoj troviĝas “ene” de la lingvo.

  • Diru al mi la prezon en eŭroj. La prezo estu esprimita per eŭroj. Oni ankaŭ povus uzi per.

  • En tiaj okazoj ni uzus la finiĝon “n”.FE.28

  • Mi ne konsentas kun li en tio.M.2...pri tio.

  • Oni apenaŭ povus rekoni en li sinjoron Snitchey.BV.84Oni apenaŭ povus rekoni, ke li estas sinjoro Snitchey.

  • Laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia.OV.382 Temas pri la esenca parto de io abstrakta. Por konkreta konsisto oni ordinare uzas el: Lia pakaĵo konsistis el granda barelo.FA4.214

En + direktaj rolmontriloj «

  • Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron.FE.31...al la interno de la manĝoĉambro.

  • La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon.FE.40

  • Ĉe la enirejo en la templon li faris kvarangulajn fostojn el oleastra ligno.Rĝ1.8Ĉe la enirejo, tra kiu oni iras por veni al la interno de la templo...

  • Venis al mi en la kapon feliĉa penso.M.77Aperis en mia kapo feliĉa penso.

  • Sablero enfalis en mian okulon.FE.41

  • Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn.FE.32

  • La kaleŝo enveturis en la korton.FE.38

  • Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren.FE.28

En + N-finaĵo ofte montras “moviĝon” al nova formo aŭ stato, la rezulton de stata aŭ forma ŝanĝiĝo:

  • Se mi povus aliformiĝi en ion, mi volus esti tia ĉarma alaŭdo!FA1.136

  • Dio ŝanĝis la malbenon en benon.Neĥ.13

  • La malgranda Tuk enfalis en profundan dormon, kaj tio estis bonefika por li.FA2.133

  • La libroj estis tradukitaj en ĉiujn lingvojn.FA2.24 Oni kvazaŭ movis la enhavon de la libroj de unu lingvo en ĉiujn aliajn.

  • Venis la servisto kaj dishakis la arbon en malgrandajn pecojn.FA2.48

  • El malantaŭ la longa tablo, kiu dividis la magazenon en du partojn, elkuris juna viro.M.78

Iafoje oni uzas al por rezulto de ŝanĝiĝo. Zamenhof uzis ankaŭ je.

Vortfarado «

  • Ena = “interna”: La ena flanko de la domo ne estis same luksa kiel la ekstera.

  • Ene = “interne”: Ene la domo aspektis tute alie. Ene de la ĉambro troviĝis gaja kompanio. (= En la ĉambro... Interne de la ĉambro...)

  • Enen = “al la interno”: La infanoj kuris enen al la atendanta manĝo.

  • Enigi = “enmeti”: Ŝi [...] enigis la manojn en la harojn.M.196

  • Eniĝi = “iri/veni/moviĝi en la mezon de io”: La ĉevaloj de Faraono kun liaj ĉaroj kaj rajdantoj eniĝis en la maron.Er.15