PMEG 2023

12.3.2.1. De rilate al verbo

Formovo «

Kiam de rekte rilatas al verbo, ĝi normale montras lokon, kie komenciĝas movo:

  • Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.FE.9 La moviĝo komenciĝis ĉe la avo, iris for de li, kaj direktiĝas nun al la onklo.

  • La vento forblovis de mia kapo la ĉapon.FE.39

  • Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko.FE.40

  • Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.FE.18

Por klareco oni povas je bezono uzi for dedisde: La polico prenis la ŝtelitan monon for de la rabisto / disde la rabisto. Se oni dirus: ...la ŝtelitan monon de la rabisto, oni povus eble pensi, ke temas pri apartena de: “...la ŝtelitan monon, kiu apartenis al la rabisto.”

Origino «

Rilate al verbo, de povas montri originon, kio estas simila al formovo:

  • De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon.FE.9

  • Saĝa filo lernas de la patro.SS.13

  • La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo.FE.36 Izraelo estas ilia prapatro.

  • Donu al mi manĝi de ĉi tiu ruĝa kuiraĵo.Gn.25

Kaŭzo «

Rilate al verbo, de povas montri kaŭzon, ĉar kaŭzo similas al origino:

  • Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto.FE.39...pro timo... pro honto.

  • Mi eksaltis de surprizo.FE.40

Por kaŭzo oni tamen normale uzas pro kaj iafoje el.

Malsimileco k.t.p. «

Rilate al verbo, de povas montri malsimilecon, distingon, apartecon, malproksimecon, disecon:

  • Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj [...]?AK.5

  • Mi povus diferencigi la saĝajn de la malsaĝaj!FA1.107

  • Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?Ps.88

  • Nun mi iom liberiĝis de la plej urĝaj el miaj kolektiĝintaj laboroj.L1.184

  • Trankviliĝu de l’ batado, ho, mia kor’!FK.303

Tempo «

Rilate al verbo, de povas montri la komencan momenton de daŭra ago aŭ stato:

Tempa de povas stari antaŭ esprimo de tempopunkto:

  • Li laboras de la sesa horo matene.

  • Ŝi tion kapablas de la naskiĝo.

  • Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.FE.24

  • De la mateno mi nenion manĝis.Rz.13 Mi laste manĝis en la mateno. La vorto mateno estas ĉi tie uzata por tempopunkto, kvankam mateno ja havas daŭron.

Tempa de povas stari ankaŭ antaŭ esprimo de tempodaŭro. Tiam la daŭro de la tempa esprimo kaj la daŭro de la verba ago/stato komenciĝas pli-malpli samtempe:

  • Nur de ses monatoj mi scias la veron.BV.84 La sciado komenciĝis en la komenco de la sesmonata periodo.

  • Mi konas lin de longa tempo.FA2.94

  • Ĝi komencas sian ekzistadon nur de hodiaŭ.OV.111

Por montri klare, ke temas pri tempo, kaj por pli precize montri la tempan nuancon, oni povas uzi ekdede post:

ekde = “de la komenco de”
de post = “de la fino de”

Se temas pri tempopunkto, apenaŭ estas diferenco inter ekde kaj de post, sed se temas pri tempodaŭro, la diferenco estas ja granda: de post ŝia vivoekde ŝia morto.

  • Ekde ŝia vizito li ŝajnas multe pli feliĉa.

  • Mi promesas ekde hodiaŭ ne fumi plu.

  • Multe ŝanĝiĝis de post tiu tempo, kiam ni kiel infanoj ludis unu kun la alia.FA3.143

  • Estis tre gaje de post la subiro de la suno en la daŭro de la tuta nokto, dum la plenluno disvastigis lumon preskaŭ tagan.FA3.128

  • De post la tempo, pri kiu mi rakontos al vi, pasis jam multe da jaroj.FA2.24

Bedaŭrinde Zamenhof tre ofte uzis de post ĉe esprimoj de daŭro ankaŭ en okazoj, en kiuj ne vere temis pri la signifo “de la fino de tiu daŭro”, sed simple pri tempa de. Iafoje la efektiva senco eĉ estis “de la komenco de la daŭro”: De post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato manĝu macojn ĝis la vespero de la dudek-unua tago de la monato.Er.12 Fakte oni manĝu ekde tiu vespero.

Zamenhof ofte skribis depost kiel unu vorton: Depost la tago, en kiu Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses semajnoj.M.132 Nenio pravigas tian kunskribadon, sed se oni tamen uzas ĝin, oni atentu pri la akcento: dépost.

Zamenhof uzis ankaŭ deloke de kaj detempe de por fari distingon inter loka kaj tempa de, sed tiuj esprimoj ne estas oftaj:

  • Li mezuris la larĝon deloke de la malsupra pordego ĝis la ekstera rando de la interna korto.Jĥ.40

  • Al tio [= longa kuŝado en la lito] ŝi alkutimiĝis detempe de sia infaneco.FA4.149