PMEG 2023

12.3.6.1. Anstataŭ

Anstataŭ montras ion, kies rolon plenumas io alia, aŭ ion, en kies loko estas io alia. Anstataŭ havas do iaspecan nean valoron:

  • Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.FE.26 Li ne donis kafon, sed ja teon. La rolon de kafo (kiel trinkaĵo) plenumis teo.

  • Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin kiel bruloferon anstataŭ sia filo.Gn.22 Li ne oferis sian filon, sed virŝafon.

  • Marta ekrigardis ĉirkaŭen per okuloj, en kiuj anstataŭ la antaŭmomenta malĝojeco kaj laceco aperis denove energio kaj esploremeco.M.119 Antaŭe estis malĝojeco kaj laceco en la okuloj. Nun estis tie energio kaj esploremo.

  • Kiam mortis Jobab, ekreĝis anstataŭ li Ĥuŝam el la lando de la Temananoj.Gn.36

  • Ŝi anstataŭ dezirata laboro ricevis almozon!M.192

  • Anstataŭ matene, mi nun hejtados la fornon tagmeze.M.64 Mi ne plu hejtados matene, sed tagmeze.

  • Anstataŭ ĉia respondo la maljunulino nee skuis la kapon.M.24 Ŝi ne donis veran respondon, sed kapskuo servis kiel respondo.

Antaŭ ke-frazo «

Oni uzas anstataŭ ankaŭ antaŭ ke-frazo, sed normale oni intermetas helpan tio:

  • Ĉu mi ne helpu vin, anstataŭ tio, ke vi sola faru la tutan laboron? Nun la intenco estas, ke vi sola faru la tutan laboron. Ĉu ne anstataŭ tio mi helpu vin?

Iafoje oni forlasas tio:

  • Anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn, ĉiuj ellernadu unu saman lingvon.FK.263

Antaŭ I-verbo «

Ofte oni metas anstataŭ antaŭ I-verbo.

Anstataŭ + aliaj rolmontriloj «

Anstataŭ estas iom aparta rolmontrilo, ke ĝi fakte tute ne montras frazrolon! Ĝi nur montras, ke io alia plenumas la rolon de la afero, sed ĉu tiu transprenita rolo estas rolo de subjekto, objekto aŭ ia komplemento, tion anstataŭ tute ne montras. Kutime la kunteksto montras, al kia frazrolo la anstataŭ-afero respondas. Je bezono oni povas tamen aldoni alian rolmontrilon, kiu montras la rolon de la anstataŭ-esprimo:

  • Li faris tion pro ŝi anstataŭ pro mi. Se oni dirus anstataŭ mi, ŝajnus, ke li anstataŭas min kiel aganton, ke li faris tion anstataŭ tio, ke mi farus tion. Pro montras, ke mi ludas rolon de “kaŭzo”, kaj ke ŝi anstataŭas min en tiu rolo.

  • Ĉiun, kiu [...] petos ion de ia dio aŭ homo anstataŭ de vi, ho reĝo, oni ĵetu en kavon de leonoj.Dn.6 Sen de ŝajnus, ke la petanto anstataŭas vin kiel petanton, ke li petus anstataŭ tio, ke vi petus.

  • Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon.LR.77 = Petro batis ne Vilhelmon, sed Paŭlon. Komparu kun: Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmo. = Ne Vilhelmo, sed Petro batis Paŭlon.

  • Ili veturis al Londono anstataŭ al Bath. Se oni scias, ke Bath estas urbo, oni bone komprenas la frazon ankaŭ, se oni dirus simple anstataŭ Bath, sed se oni ne scias, ĉu Bath estas urbo aŭ eble persono, oni povus pensi, ke ili veturis tien anstataŭ tio, ke ia sinjoro Bath veturus tien.

  • Neniu povas protesti, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj anstataŭ per literoj ordinaraj.LR.60 La aldonita per ŝajnas superflua, ĉar literoj ordinaraj apenaŭ povus ludi alian rolon ol rimedo ĉi tie.

Aldonajn rolmontrilojn oni uzu nur kiam tio estas bezonata por klareco. Plej ofte simpla anstataŭ sufiĉas. Komparu kun krom.

Tradicie oni klarigas tion ĉi per subkomprenata I-verbo: ...anstataŭ fari tion pro mi. ...anstataŭ peti de vi... ...anstataŭ bati Vilhelmon. ...anstataŭ veturi al Bath. ...anstataŭ skribi per literoj ordinaraj.

Anstataŭ anstataŭ «

La radiko VIC havas en prefikseca uzo signifon similan al anstataŭ. Oni tial proponis vice alvic’ al kiel alternativon al anstataŭ. Vic’ al estas farita laŭ la modelo de dank’ al. Kvankam tiuj alternativoj estas sufiĉe tuj kompreneblaj, ili ne fariĝis popularaj. Normale oni uzu anstataŭ, sed almenaŭ en poezio oni ja povas provi vice alvic’ al.

Zamenhof uzis kelkfoje pro anstataŭ anstataŭ.

Vortfarado «

  • Anstataŭa = “tia, ke ĝi servas (aŭ povas servi) anstataŭ io, surogata”: Rompiĝis unu el la radoj de nia aŭto, kaj ni devis almeti la anstataŭan radon.

  • Anstataŭe = “anstataŭ tio”: Li ne donis al mi kafon. Anstataŭe li donis teon.

  • Anstataŭi = “esti (servi, roli...) anstataŭ io”: Ne tiel baldaŭ ankoraŭ troviĝos persono, kiu volus kaj povus min anstataŭi en la diversaj multaj laboroj por nia afero.OV.126 (= ...povus servi anstataŭ mi...) La patro kaj la fratoj anstataŭis al ŝi la okulojn [...], ke ŝi povis pensi, ke ŝi vidas per propraj okuloj.FA3.116 (Ili servis kiel ŝiaj okuloj.)

  • Anstataŭigi = “meti ion anstataŭ io alia, doni al io la rolon de io alia”: Ĉiu pli granda magazeno por siaj bezonoj uzas virojn, kaj kiu iam provis anstataŭigi ilin per virinoj, havis grandan malprofiton.M.89

Ne konfuzu anstataŭi kaj anstataŭigi. Ambaŭ estas objektaj verboj, sed tio, kio anstataŭas, mem servas anstataŭ io, dum tio, kio anstataŭigas, metas ion anstataŭ io alia.