PMEG 2024

11.1. Personaj pronomoj

mi ≈la parolanto
ni ≈la parolanto kaj alia(j) persono(j)
vi ≈la alparolato(j)
li ≈la priparolata vira persono aŭ persono kun nekonata sekso
ŝi ≈la priparolata ina persono
ĝi ≈la priparolata aĵo, besto aŭ infaneto
ili ≈la priparolataj personoj, aĵoj aŭ bestoj
oni ≈neprecizigita(j) persono(j)
si ≈la sama persono kiel la subjekto, se tiu ne estas mi, ni aŭ vi (aŭ ci)

Teorie ekzistas ankaŭ la pronomo ci ≈ “la alparolato” (unu-nombra), sed ci normale ne estas uzata. Oni uzas vi kaj unu-nombre kaj multe-nombre.

Krome ekzistas la neoficiala (proponita) pronomo ri ≈ “la priparolata persono” (unu-nombra).

La personaj pronomoj povas ricevi la finaĵon N: Mi amas vin. Ilin konas Karlo. Ĉu vi ĝin vidas? Elizabeto lavas sin en la lago.