PMEG 2023

27.3.4. I-verboj – ŝajne pluraj objektoj

En frazoj kun I-verbo ofte povas ŝajni, ke estas pluraj objektoj kun malsama rilato al la ĉefverbo. Tio normale estus eraro. Uzi plurajn objektojn de la sama verbo estas eble nur kiam ili ludas la saman rolon.

Ofte unu el la supozataj objektoj vere estas objekto de la I-verbo, ne de la ĉefverbo:

  • Kiu do instruos vian filon timi diojn [...]?Rt.44 Vian filon estas objekto de instruos. Diojn estas objekto de timi.

Ofte unu el la supozataj objektoj estas ĝuste la I-verbo. En tiaj okazoj la I-verbo ofte ne estas vera objekto, sed ekz. pri-komplemento, sed antaŭ I-verbo oni ĉiam forlasas rolvorteton pri. Alia eblo estas, ke la alia supozata objekto ne estas vera objekto, sed N-komplemento:

  • Mi volas, ke oni min helpu forigi la erarojn, kiujn mi faris.DL.11 Forigi ŝajnas esti objekto de helpu, sed ankaŭ min ŝajnas esti objekto de la sama verbo. Oni povas diri, ke min ne estas vera objekto, sed ke la N-finaĵo nur anstataŭas la rolvorteton al. Alternative oni povas diri, ke forigi ne estas objekto, sed ekz. pri-komplemento.

  • Mi petas vin sidiĝi, sinjoroj!Rz.88 Kaj vin, kaj sidiĝi povas esti rigardataj kiel objekto, sed sidiĝi ankaŭ povas esti klasata kiel pri-komplemento, kaj vin povas esti rigardata kiel N-komplemento (la N-finaĵo tiam havas la signifon de al).

Vidu ankaŭ la klarigojn pri verboj kun alternativaj frazkonstruoj.