PMEG 2023

31.7.1. Povi

Povi montras agon aŭ staton, kiu estas ebla por la subjekto, ĉu pro kapablo, lerteco, forteco, potenco de la subjekto, ĉu pro la cirkonstancoj, ĉu pro rajto aŭ permeso. Nur la kunteksto povas montri la precizan signifon.

Tio, kio estas ebla por la subjekto, estas montrata de I-verbo. Povi kaj la I-verbo havas ĉiam la saman subjekton:

  • Du homoj povas pli multe fari ol unu.FE.12

  • Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.FE.11

  • En malbona vetero oni povas facile malvarmumi.FE.42

  • Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo.FE.31

  • El la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj.FE.30

  • Hodiaŭ en la nokto povas ja fali hajlo kaj ĉion forbati.Rt.80

  • Povas esti, ke oni estas maljustaj koncerne ilin.FA2.94 La ke-frazo estas subjekto de povas.

  • Ŝi suprenfaldis sian jupeton, por povi kuri pli rapide.FA2.60

Iafoje la I-verbo estas subkomprenata:

  • Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon.M.36...kion mi povos fari...

  • Kion oni volas, tion oni povas.PE.299...tion oni povas fari.

  • Li rapidis, kiel li nur povis.FA2.12...kiel li nur povis rapidi.

  • Kiu devas, tiu povas.PE.213 Mankas tio, kion oni povas fari, ĉar temas pri povo rilate al ĉia ajn ago.

Se oni volas montri klare la kaŭzon de la eblo, oni uzu kapabli, rajti, esti eble, esti permesite k.t.p., sed plej ofte povi sufiĉas.

Noto: Multfoje oni provis enkonduki la superfluan verbon *darfi*° ≈ “rajti”, sed ĉiam vane. Ĝi neniam fariĝis Esperanta vorto. Ne uzu ĝin.