PMEG 2023

31.3. Havi

La verbo havi montras tute ĝenerale, ke la objekto apartenas al la subjekto. La aparteno povas esti poseda, porta, eca, interrilata, k.s.:

  • Mi havas centon da pomoj.FE.14Cento da pomoj apartenas al mi.

  • Unu vidvino havis du filinojn.FE.11Al unu vidvino apartenis du filinoj.

  • Kiam oni estas riĉa [...], oni havas multajn amikojn.FE.16

  • Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn.FE.12

  • Kiun daton ni havas hodiaŭ?FE.12

  • Tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna.FE.13

  • Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj.FE.14

Se oni volas pli precize esprimi la apartenan rilaton, oni povas anstataŭ havi uzi ekz. posedi, porti, teni kaj aliajn verbojn.

Legu pli pri la diferenco inter havi kaj aparteni.

Iuj lingvoj uzas verbon similan al havi por fari kunmetitajn verbojn. Tio ne ekzistas en Esperanto. Oni ne diru *mi havas dirinta la veron*, *li havis veturis tien*, aŭ simile. En Esperanto oni normale uzas simplajn verboformojn (diris, veturis k.s.). Je bezono oni povas formi kunmetitajn verbojn per esti: Mi estas dirinta la veron. Li estis veturinta tien.