PMEG 2023

7.3. E-vortaj frazpartoj

Priskribo per E-vortoj aŭ vortetoj «

Por priskribi E-vorton oni uzas unuavice alian E-vorton aŭ E-vortecan vorteton. La priskribo staras preskaŭ ĉiam antaŭ la priskribata E-vorto:

  • vere rapide

  • tre rapide

  • ekstreme tede

  • pli rapide

  • tiel tede

  • iom tede

O-vortaj frazpartoj «

Oni povas uzi O-vortan frazparton por priskribi E-vorton. La priskribanta frazparto havas ĉiam rolvorteton aŭ N-finaĵon. Tia priskribo staras normale post la E-vorto:

  • rilate al tio

  • rilate tion

  • pere de li

  • kaŭze de la akcidento

  • fare de ili

Se E-vorto esprimas objektan agon, N-finaĵa priskribo montras la objekton de tiu ago:

  • subtenante la kruĉonFE.15

  • elĵetante unu serpenton kaj unu ranonFE.21

  • trovinte pomonFE.22

Se O-vorta priskribo de E-vorto montras mezuron, ĝi staras normale antaŭ la E-vorto:

  • je cent decibeloj laŭte

  • cent decibelojn laŭte

Komparaj esprimoj «

Oni povas priskribi E-vorton per kompara esprimo kun kielol. Tia priskribo staras ĉiam post la E-vorto:

  • longe kiel hieraŭ

  • tede kiel en la lernejo

  • same kiel mi

  • pli longe ol hieraŭ

  • pli tede ol mia instruisto

Subfrazo aŭ I-verbo «

Por priskribi E-vortan participon oni ankaŭ povas uzi subfrazon kaj I-verbon. Tia priskribo staras ĉiam post la E-vorto:

  • Vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola.FE.21

  • Aleĉjo staris momenton apud la pordo, kvazaŭ ŝanceliĝante, ĉu li devas resti aŭ iri post la kuzino.M.49

  • Forgesante diri adiaŭ al la du virinoj, li elkuris en la antaŭĉambron.M.60