PMEG 2023

18.3. Neoficialaj ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj

Da neoficialaj ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj ekzistas tre multe. Efektive oni povas tiajn “vortojn” libere krei laŭ momentaj bezonoj. La signifoklarigojn, kiujn oni trovas en vortaroj kaj ĉi tie, oni ne prenu tro serioze. La efektivaj signifoj tre dependas de la uzanto kaj de la situacio. Ĉi tie nur mallonge menciiĝos kelkaj ekzemploj de neoficialaj ekkriaj vortetoj (pliajn oni povas trovi ekz. en PIV). Rimarku, ke la formoj kaj la signifoj de tiaj vortoj povas tre varii en la praktiko..

Sonimitoj estas la plej “sovaĝa” parto de ĉiu lingvo. Sonimitojn oni povas krei tute laŭplaĉe kaj laŭbezone. Pri ili ne validas gramatikaj reguloj. Ili ankaŭ ne ĉiam obeas al la sonreguloj. Ĉi-poste oni povas rimarki ekz. sss kun tri sinsekvaj “s”-oj, kio ne estas ebla en normalaj vortoj, kaj ankaŭ ŭa kaj kŭaks, en kiuj la litero Ŭ aperas en nenormala pozicio.

  • lo = alvoko, normale uzata nur kune kun ha en la duvorta alvoko ha lo

  • hola = alvoko

  • stop = “haltu!” ( stopi = “haltigi”)

  • hoj = alvoko de malproksime

  • hej = kuraĝigo, instigo al gajo

  • hop = instigo al salto ( hopi = “salti per nur unu piedo”)

  • aha = konstato (de io atendata aŭ suspektata)

  • ehe = ekkompreno

  • oho = surpriziĝo

  • = forta surprizo aŭ bedaŭro

  • aj, = doloro

  • ba, baf = malŝata senzorgeco

  • be = 1. konfuziteco. 2. bleko de ŝafo

  • oj = 1. amara bedaŭro. 2. doloro

  • o kej° = konsento, bone!

  • hm = 1. paŭzo por pripensi, necerteco, konfuziteco. 2. kontraŭdiremo, ĝenateco. 3. ŝajnigo de tuseto

  • fu = 1. detenata rido. 2. = uf

  • uf = faciliĝo post laceco, penado k.s.

  • ŭa = 1. krio de bebo. 2. bojo de hundo

  • amen, haleluja, hosana = religiaj ekkriaj vortetoj uzataj en judismo kaj kristanismo

  • hot, hoto = instigo al ĉevalo iri, al bovo forkuri k.s.

  • huŝ, tju = fortimigo de bestoj

  • gik gak = bleko de anaso

  • hu = ektimo

  • hu ha = tre forta ekscitiĝo

  • hu hu = bleko de strigo

  • kluk kluk = bleko de kokino

  • kŭaks, brekekekeks° = bleko de bufo

  • kva, kvak = bleko de rano

  • kvivit = birda pepado

  • glu glu glu = bleko de meleagro

  • glu glu°, kluk kluk° = sono de akvo elfluanta el botelo

  • puf, pum = bruo de falo k.s.

  • sss = sibla sono

  • tik tak° = sono de mekanika horloĝo