PMEG 2023

14.2.7. Nun

Nun = “en tiu ĉi tempo aŭ momento, en la tempo kiam mi parolas”:

  • Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.FE.9...mi iras en tiu ĉi parola momento...

  • Lia filo mortis kaj estas nun malviva.FE.31

  • Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto.FE.22

  • La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega.FE.31

  • Nun li diras al mi la veron.FE.24

Ne konfuzu nun kun nu, kiu estas ekkria vorteto kun tute alia signifo. Legu ankaŭ pri la apenaŭ uzata esprimo ĉi tiam ≈ nun.

Nun estas normale uzata kun AS-verboj, sed ankaŭ aliaj verboformoj povas aperi:

  • Nun vi plu ne ricevos kisojn!FA2.54En tiu ĉi momento kaj plu poste... Nun ĉi tie montras kaj la nunon, kaj la postan estontan tempon.

  • Nun mi fariĝis laca. Temas pri la nuna rezulto de antaŭa ŝanĝiĝo.

  • Nun ĝi jam malaperis.Nun ĝi estas for.

  • Mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vi vian.FE.18...nun vi komencu vian serĉadon.

  • Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi.FE.25 US-verboj ne montras tempon.

Ofte nun estas uzata pli ĝenerale pri la nuna epoko, la nuna mondo:

  • Nun komputiloj fariĝas pli kaj pli oftaj en la mondo. Oni ankaŭ povus uzi hodiaŭ.

Ofte nun montras ne nur tempon, sed ankaŭ novan situacion, novajn cirkonstancojn:

  • Mi lasis ilin tute ĉirkaŭfermi, nun ili devas batali kiel malesperuloj.Rt.67...en la situacio, kiu nun ekestis...

Tio, kio kaŭzis la novan situacion, povas esti montrata per subfrazo kun rilata kiam aŭ kun ke:

  • Nun kiam vi alvenis, ni povas komenci.

  • Nun ke mi ricevis garantiojn, mi ne plu timas.

Nun pri pasinteco «

En rakontoj nun ofte montras tiun tempopunkton, kiun la rakonto atingis, = “en tiu momento, je tiu tempo, tiam”. Nun donas pli vivan koloron al la rakonto ol la normala tiam, kvazaŭ la aŭskultanto mem ĉeestus la okazaĵojn, kvazaŭ estus nuna tempo:

  • Nun ŝi aliris al la skribtablo.M.178Tiam ŝi aliris...

  • Ĉiuj alte ŝatis sian imperiestron, kaj nun li estis malsana.FA2.30

  • Nun ĝi estis iom ripozinta.FA2.6

Legu ankaŭ pri simila uzo de hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ, kaj pri tempaj kaj lokaj vortoj en nerekta parolo.

Kun rolvorteto «

Oni povas antaŭ nun uzi tempan rolvorteton, kiu modifas la signifon:

  • Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.FE.25 Temas pri la nuno kaj la tempo post la nuno.

  • Tiu reformo [...] eĉ per unu haro ne vanigus la laboron de tiuj, kiuj ĝis nun ellernis Esperanton.L1.180 Temas pri la tuta tempo ĝis la nuno.

Komparu kun la uzo de rolvortetoj antaŭ hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ kaj antaŭ tabelvortoj je AM.

Vortfarado «

  • Nuna = “okazanta aŭ estanta nun”: Kun la nuna numero finiĝas la unua jaro de eldonado de nia gazeto.OV.82 La nuna situacio estas neeltenebla.

  • Nun(ec)o = “la nun estanta tempo”: Ĝi estis kontrasto inter la pasinteco kaj la nuneco.M.69 Ŝi ĉiam vivas en la nuno, ne cerbumas pri pasintaj aferoj.

  • ĝisnuna = “tia, ke ĝi estis/okazis/agis... ĝis nun”: En la unua kongreso de la esperantistoj estas necese diri kelkajn vortojn pri la ĝisnunaj batalantoj de nia afero.OV.363...pri tiuj batalantoj de nia afero, kiuj batalis ĝis nun. / Miaj ĝisnunaj provoj ne ampleksis ja ankoraŭ la tutan rondon da diversaj homaj laboroj.M.126Tiuj provoj, kiujn mi ĝis nun faris, ne ampleksis...