Listo de ĉiuj kantotradukoj

Por neniu

Origina titolo: For no one

Muziko kaj origina teksto: Paul McCartney (Lennon-McCartney)

Esperanta teksto: Bertilo Wennergren

Mateno, malpleno
Nur restas vortoj de konsolo ŝia ĉar
Ŝi vin ne plu bezonas

Sopiro, deziro
Ŝi ne atentas vin, farante siajn taskojn
Ŝi vin ne bezonas

Kaj la rigardo malplenas
En ŝiaj larmoj estas am’
Por neniu
Jam estingiĝis ŝia flam’

Insisto, rezisto
Ne povas kredi vi, ke ŝia amo mortis ĉar
Ŝi vin bezonas

[solo]

Kaj la rigardo malplenas
En ŝiaj larmoj estas am’
Por neniu
Jam estingiĝis ŝia flam’

Vi solas, ŝi foras
Ŝi diris, ke ŝi iam amis iun, sed nun
Ŝi lin ne bezonas

Mateno, malpleno
La sento de malvarmo ŝia ĉiam restos, ĝin
Vi ne forgesos

Kaj la rigardo malplenas
En ŝiaj larmoj estas am’
Por neniu
Jam estingiĝis ŝia flam’