Listo de ĉiuj kantotradukoj

Neniam mi ekamos plu

Origina titolo: I’ll Never Fall in Love Again

Muziko: Burt Bacharach

Origina teksto: Hal David (el la muzikteatro Promises, Promises)

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Kio rezultas el nova am’?
Agaca dolor’ kaj elreviĝo
Vea detru’ kaj malprestiĝo
Neniam mi ekamos plu
Neniam mi ekamos plu

Kio rezultas el arda kis’?
Detruo de san’ kaj aĉa gripo
Baldaŭ forvelos tiu ŝipo
Neniam mi ekamos plu
Neniam mi ekamos plu

Fabelojn ne plu kredas mi
Perfidaj blagoj kaj fantazi’
Solaj ni vivu en libero
Kredu min, jen la nuda vero

Kio rezultas el nova am’?
Doloro, mensogoj kaj malgajno
Tial almenaŭ dum semajno
Neniam mi ekamos plu
Neniam mi ekamos plu

Kio rezultas el amkonfes’?
Vundiĝo, rifuzo kaj angoro
Restos kun vi rompita koro
Neniam mi ekamos plu
Neniam mi ekamos plu

Fabelojn ne plu kredas mi
Perfidaj blagoj kaj fantazi’
Solaj ni vivu en libero
Kredu min, jen la nuda vero

Kio rezultas el nova am’?
Doloro, mensogoj kaj malgajno
Tial almenaŭ dum semajno
Neniam mi ekamos plu
Neniam mi ekamos plu
Neniam mi ekamos plu