Listo de ĉiuj kantotradukoj

La diboĉulo

Origina titolo: The Poor Rake (Angla popolkanto)

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Dum iris mi iam laŭ la hospitala mur’
En la mateno jam frostis la tag’
Kion mi vidis? Jes, unu kompanon
Kuŝe malvarma ja kvazaŭ la lag’

Panjo, ho Panjo, sidiĝu ĉi tien
Sidu ĉi tie kun via kompat’
La korpo vundita kaj tute malorda
Por la kulpulino mi estis amat’

Batu tamburojn kaj blovu la flutojn
Ludu la marŝon de morto al li
Kaj sur lian ĉerkon vi ĵetu la laŭron
Ĉar la diboĉulo formortis pro am’

Se ŝi nur estus al mi informinta
Nur informinta pli frue al mi
Mi salon hidrargan manĝadus ĝissane
Sed nun mi ja devas formorti de vi

Batu tamburojn kaj blovu la flutojn
Ludu la marŝon de morto al li
Kaj sur lian ĉerkon vi ĵetu la laŭron
Ĉar la diboĉulo formortis pro am’