Listo de ĉiuj kantotradukoj

Jen venas sun’

Origina titolo: Here Comes the Sun

Muziko kaj origina teksto: George Harrison

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Jen venas sun', jen venas sun', mi diras
Bonege

Karulino, malvarma vintro longe daŭris
Karulino, ĝi kvazaŭ jarojn estis for
Jen venas sun', jen venas sun', mi diras
Bonege

Karulino, ridetoj ekas reaperi
Karulino, ĝi ŝajne jarojn estis for
Jen venas sun', jen venas sun', mi diras,
Bonege

Sun', sun', sun', venas nun...
Sun', sun', sun', venas nun...
Sun', sun', sun', venas nun...
Sun', sun', sun', venas nun...
Sun', sun', sun', venas nun...

Karulino, nun ekdegelas la glacio
Karulino, mallumis jarojn en la kor'
Jen venas sun', jen venas sun', mi diras
Bonege

Jen venas sun', jen venas sun', mi diras
Bonege
Bonege