Listo de ĉiuj kantotradukoj

IS

Origina titolo: A Heart in New York

Muziko kaj origina teksto: Gallagher, Lyle

Esperanta teksto: Bertilo Wennergren kaj Micke Englund

IS
Germanien ni alvenas
Ĉiujare post la festoj de Kristnask’

IS
Ĉu ni povus ĝin forgesi
Ĝi helpegas al la monda harmoni’

IS
Ni glitkuras sur ĉielo
Inter steloj kaj planedoj
Ĉar estas kor’
La koro en la IS

La kor’ en IS
Ĝi batas por ni
Por ruĝaj ĉevaloj dum nia feri’
La kor’ en IS
Mufgantoj el tuta mond’
Ties signifon divenu nun vi

IS
Oni vekas nin trumpete
Por ke ni ne dormu troe
Ne dormu tro
Ni amas vin en IS

IS
Feri Floro ĉiujn distras
Per kantaĵoj pri la vivo
Jes, pri la viroj
La virtoj en la IS

La kor’ en IS
Ĝi batas por ni
Por ruĝaj ĉevaloj dum nia feri’
La kor’ en IS
Mufgantoj el tuta mond’
Ties signifon divenu nun vi

IS
Oni vekas nin trumpete
Por ke ni ne dormu troe
Ne dormu tro
Ni amas nin en IS