PMEGGramatiko / Komparaj esprimoj / Kiel kaj ol /

20.1.3. Identa kaj rola kiel

Normale kompara kiel montras similecon (...tia kiel..., ...tiel kiel... k.s.), sed iafoje gxi montras identecon aux rolon. Tiam kiel signifas “estante, estanta, en la rolo de” aux simile:

Nur la kunteksto povas montri, cxu kiel montras similecon, identecon aux rolon. Por fari distingon inter la identa signifo de kiel, kaj la ordinara, kompara signifo, oni eksperimentis per la nova vorteto *estiel* (ia mikso de estante kaj kiel), kiu montrus nur identecon aux rolon, sed gxi ne farigxis gxenerale uzata. Alia propono estas la E-vorto este. Por esti komprenata oni uzu kiel. En la praktiko la kunteksto cxiam montras, cxu temas pri identa kiel, aux ne.


Dosierdato: 6 Novembro 2005 (07:11:57 GMT)