Sekvan paĝon! Indekson! Instrukcion!

Antaŭparolo

  1. Historio kaj formoj de la verko
  2. La temaro: Komputado, matematiko, elektroniko, tipografio
  3. Aranĝo de la vortaro
  4. Dankesprimoj

Historio kaj formoj de la verko

  1. Unue ĉi tiu verko estis publikigita libroforme en 1995.
  2. Samjare aperis hiperteksta TTT-versio, nun en Unikodo kaj en la Latina-3a.
  3. En tiu HTML-formo la redakcio 13-a aperis sur lumdisko espeRom.
  4. En 1998 la aŭtoro faris por sia oportuno hipertekstan version en Teĥinfo.
  5. En 1999 reaperis la eblo surpaperigi la Leksikonon per Teĥo, kaj sekve per Postskriptaj dosieroj.
Fakte ĉiuj ĉi versioj estas aŭtomate genereblaj el unu sama fonto.

La temaro

La aŭtoro ne estas fakulo pri elektroniko kaj opinias, ke la informoj pri tiu fako tro rapide malaktualiĝas; tial en ĉi tiu Leksikono ni malpli ol kutime zorgas pri la aparataro, sed kompense, pli ol tradicie ni atentas la eternajn verojn de matematiko.

La matematika terminaro en Esperanto havas konsiderindan tradicion, tamen la fakoj koncernantaj komputosciencon (logiko, metamatematiko, teorio de algoritmoj, grafeiko) ĝis nun rimarkeble postrestas kompare kun la pli malnovaj branĉoj (analitiko, geometrio ktp). Ĉi tiu Leksikono iel ŝtopas tiun breĉon.

En la instruado de komputoscienco estiĝis forta tradicio bazi la kurson sur la programada lingvo Pascal; ni sekvis tiun tradicion, ĉar ĝi ebligas al la leganto facile klarigi eventualajn malklaraĵojn en la abunda literaturo pri Pascal, trovebla en multaj etnolingvoj. Cetere, en pluraj landoj oni akomodas la leksikon de Pascal al la gepatra lingvo de la lernantoj. Ankaŭ ni uzas esperantigitan Pascal, kiun ni nomas «Paskalo». Por prezenti kelkajn modernajn konceptojn, mankantajn en Paskalo, estas uzataj ĝiaj posteuloj MODULA-2 kaj Oberono, kiuj heredis la stilon de Paskalo (ankaŭ ilin ni esperantigas). Ceteraj programlingvoj, aperantaj en la Leksikono ne kiel instrua rimedo sed kiel studobjekto (Ada, C ktp), havas sian norman formon anglalingvan.

Kaj ĉar la esperantistoj estas grandaj verkemuloj, ni speciale atentis la terminaron de komputilizita tipografio.

Aranĝo de la vortaro

  1. Ordo de la kapvortoj
  2. Strukturo de kapvorto
  3. Interna aranĝo de artikolo
La unua libroforma eldono de la Leksikono estis aranĝita laŭ la linia ordo de la kunfandita alfabeto angla-Esperanta. Tio prezentis evidentan avantaĝon ke la strukturo de la Leksikono estis tre simpla, la Esperantaj artikoloj tre ofte apudis la respondajn artikolojn de la indekso angla-Esperanta, kaj ĉiuj informoj pri la bazaj nocioj aperis kune en la koncerna artikolo.

Sed nun tio estas ŝanĝita. Ni dividis la Leksikonon en tri partojn:

  1. Indekso angla-Esperanta
  2. Termindifinaj artikoloj
  3. Fakaj detaloj
La motivo estas ebligi al la uzanto akiri informojn laŭgrade. Tio povas ŝpari paperon, monon aŭ retan trafikon: se la uzanton interesas nur la traduko angla-Esperanta, sufiĉas elŝuti aŭ surpaperigi aŭ aĉeti la Parton unuan; se onin interesas nur termindifino kaj la terminologiaj (aŭ esperantologiaj) konsideroj, oni prenu la Parton duan; kaj supozeble nur relative malmultaj volos konsulti la trian parton, entenantan diversajn tabelojn kaj pli detalan pritrakton de malsimplaj nocioj, kiun pli facilas prezenti per teksto unupeca, sen diserigi la enhavon en reton da interdependaj artikoletoj.

Tia estas la koncepto. La realo estas iom alia.

Unue, la rearanĝo ne estas finita, kaj la tria parto ankoraŭ ne estas preta. Tial nune mi disponigas la printeblajn dosierojn nur por la du unuaj partoj (kiuj sekve havos iom da pendaj referencoj; sed ĉiuj referencoj estas fermitaj en la hiperteksta versio).

Due, se la fakaj informoj estas klaraj, nelongaj kaj facile lokiĝas en la artikola formato, mi lasas ilin en la termindifina artikolo.

Ordo de la kapvortoj

Pro pluraj kialoj (i.a. pro la neceso registri terminojn kiuj entenas neasimilitajn proprajn nomojn, ekz-e, Ada), la ordo de la kapvortoj atentas la finaĵojn. Tia aranĝo estas netradicia por komunuza Esperanta vortaro, tamen kutima por vortaroj nacilingvaj kaj fakaj.

En la leksikografia ordo estas atentataj nur la literoj kaj la spaceto (ĉi tiu antaŭas la ceterajn signojn); ekz-e,

B < bajto < B-arbo
E < editor < e-mail

Pro la ĥaosa stato de la angla ortografio, la anglaj terminoj en la Indekso angla-Esperanta estas aranĝitaj laŭ la maniero de la anglalingvaj vortaroj, t.e. malatentante ankaŭ la spacetojn. Tio ofte produktas tute kontraŭintuician ordon, ekz-e

tamen tio liberigas onin je la neceso decidi, ĉu oni serĉu base line, aŭ base-line, aŭ baseline (kaj simile pri data?base, heap?sort, log?in, plug?in, run?time, set?up ktp).

Strukturo de kapvorto

En la kapvortoj Esperantaj estas montrita ilia morfologia strukturo, ekz-e

stir·sign·o
tra·vid·ebl·o

Asterisko metita ene aŭ post kapvorto markas la vortojn aŭ radikojn Fundamentajn (ekz-e, sign*ar·o). La indiko  [Z] markas la vortojn Zamenhofajn, la referencoj «[PIV1, SPIV]» kaj kelkaj ceteraj referencas resp. PIV1-on, Suplementon al PIV1 ([SPIV]) kaj fakajn vortarojn (vd en Literaturo). Por la radikoj oficialaj la PIVeco normale ne estas indikita. Oni atentu, ke la referencoj «[PIV1, SPIV]» konstatas nur la eneston de la markita radiko (aŭ kunmetaĵo) en la koncerna vortoaro, sed ne garantias, ke jam en tiu kolekto ĝi havas la fakan signifon, atribuatan al ĝi en ĉi tiu Leksikono. Tamen fakvortara referenco  [Ber85, MMES, KKV, Cab, Jel, KBT, Pfei, EKV] (aŭ «[PIV1, SPIV]» post vorto oficiala) atestas pri esence sama signifo en la referencata verko; ekz-e

trak·o [PIV1, SPIV] —

la vorto aperis jam en PIV1, kaj SPIV atribuis al ĝi la koncernan signifon, aktualan por komputoscienco). Per tiuj indikoj la leganto povas juĝi pri la fakta akceptiteco de la koncerna termino en la komputika mondo esperantlingva. Laŭeble mi indikas la plej fruan fonton, kio cetere ne signifas, ke la publikiginto iniciatis la koncernan terminoformon; iujn terminojn pli frue proponis mi mem (ekz-e grafeo, operaciumo), kaj mi volonte konstatas, ke alia aŭtoro akceptis ilin. Metite antaŭ kapvorto, la marko Evitinde indikas mian malpreferon.

Interna aranĝo de artikolo

Post la grase presita kaptermino (ekz-e, ĉie*a funkci·o povas aperi malpreferataj variaĵoj (disigate per komo) aŭ enkrampaj komplementoj. La kapterminan sekcion finas haltostreko.

En unu sama artikolo povas troviĝi pluraj difinoj de parencaj aŭ homonimaj nocioj; tiajn difinojn disigas iliaj numeroj.

Laŭeble la sencodifinoj estas markitaj per fakindiko (vinjeto en HTML, mallongigo en la aliaj versioj). Tio donas tujan orientilon kiam oni konsultas la anglan indekson, kaj helpas en komutilaj traserĉoj (por tiaj celoj la tekstaj fakindikoj estas pli oportunaj ol la vinjetoj, kaj eble iam ankaŭ en HTML ili estus preferindaj; vd Simboloj leksikografiaj).

Fine de la pliopo de Esperantaj artikoloj troveblas la angla kaj la rusa tradukoj de la termino. Tradukojn en aliajn etnolingvojn ni indikas nur escepte, precipe por apogi preferatan de ni formon de Esperanta termino per alia tradicio, aŭ por mencii alian pripensindan internan formon de la terminnomo (ekz-e ĉe serifo).

Laŭeble, ĉe la kapvorto troveblas nelonga difino de la nocio. Se haveblas pli detala pritrakto, ĝi estas atingebla per la butono kun lupeo:

Detaloj

Dankesprimoj

La aŭtoro dankas d-ron M. Weichert pro liaj atento, helpo, valoraj konsiloj, kontribuintaj al plibonigo de ĉi tiu Leksikono, kaj tutaj artikoloj (fenestrosistemo, retletero, poŝtilo, novaĵlegilo kaj kelkaj aliaj, subskribitaj ĉe la teksto de la artikoloj).

S-ro Bert Schumann el Francio kontribuis al konsiderinda plibonigo de la redakcio 20a.


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion