Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

al*

En Paskalo, rezervita vortosimbolo uzata en saltoj.

Angle: goto
Ruse: на

1996-02-29


aleator·a [PIV1] —

Mat.: «Rilata al egaldistribuaj stokastaj variabloj kaj stokasta sendependo» [PIV1]; kp stokasto.

Angle: random
Ruse: случайный

1996-02-29


alf·a test·ad·o

Testado de laŭmenda programaro fare de la mendinto. Ĝi antaŭas la betan testadon.

Noto. La kutimo signi tiun stadion per alfo venis el IBM.

Angle: alpha testing

1999-02-20


alfabet*a
  1. Rilata al alfabeto: alfabeta ordo.
  2. Evitinde Litera.

Noto. La 2a signifo estas mallogika; probable ĝi estiĝis tial, ke en la angla malfacilas derivi adjektivon de letter; nu, en Esperanto tio ja eblas. Tiu ŝovo influis ankaŭ la 1an signifon: la alfabetan ordon de vortoj oni ofte nomas leksikografia ordo.

Angle: alphabetic
Ruse: алфавитный; буквенный

1996-02-29


(1) alfabet·o

Mat.: Finia aro da konvenciaj elementoj (signoj), uzataj por prezenti informon per kombinado de siaj aperoj laŭ establitaj reguloj, plej ofte en formo de sekvenco (vortoj, teksto). Ekz-e, alfabeto de genera gramatiko, aŭtomato, kodo. Vd signaro.

Angle: character set, alphabet
Ruse: алфавит, набор литер

(2) alfabet·o

Lib.: Komp.: Orda aro da literoj en komputila signaro. Ankaŭ vd glagolico, kirilico, Latina-1, Latina-3a. literoj anglaj, literoj de Esperanto, literoj Cirilaj, literoj grekaj, literoj hebreaj, literoj Latinaj, literoj Maltaj, literoj rusaj.

Angle: alphabet
Ĉeĥe: abeceda
Pole: abecadło
Ruse: алфавит

1996-02-29


algebr·il·o

Programaro realiganta komputilan algebron (algebran transformadon de matematikaj formuloj enigataj de uzanto).

Angle: algebraic symbol manipulation system
Ruse: алгебраическая система выкладок

1996-02-29


ALGOL

Nomo de pluraj programadaj lingvoj por «scienca komputado» ellaboritaj de internacia grupo de komputikistoj kadre de IFIP. (Derivita de ALGOritma Lingvo.)

Detaloj

1996-02-29


algoritm·a lingv·o

Formala lingvo destinita por esprimi algoritmojn por ties komputila realigo, publikigo aŭ esploro (analizo); kontraste al «programlingvo», la termino «algoritma lingvo» implicas malplian dependon je la komputilo.

Angle: algorithmic language
Ruse: алгоритмический язык

1996-02-29


algoritm·o [KKV] —

Aro de reguloj por solvi problemon farante finian nombron da paŝoj; ekz-e kompleta priskribo de aritmetika proceduro por kalkuli sin(x) ĝis indikita precizo.

Detaloj

Rim. En programado la vorto «algoritmo» ofte havas nuancon de relative abstrakta «matematika» prezento, kontraste al komputopreta, sed komputildependa maŝinkodo. Kp kodisto.

Angle: algorithm
Ruse: алгоритм

1996-02-29


ali·direkt·i

En Unikso kaj similaj operaciumoj, nomumi la enigan kajaŭ eligan dosieron. Ekz-e, por nomumi dosieron mia_enigo kiel ĉefenigujon (anstataŭ klavaron) por programo mia_programo oni uzas <:

   mia_programo < mia_enigo

Simile, por direkti eligaĵojn en tian dosieron oni uzas >:

   mia_programo > mia_enigo

La dukto | servas por direkti eligon de programo1 en la enigon de programo2:

   programo1 | programo2

Krome, kutime eblas uzi dosiernumerojn:

komando >&n
alidirektas la ĉefeligon al la dosiernumero n
komando <&n
alidirektas la ĉefenigon al la dosiernumero n
1>&2
alidirektas la ĉefeligujon al ĉeferarujo.
2>&1
alidirektas la ĉeferarujon al ĉefeligujo

Angle: redirect
Germane: umlenken
Ruse: перенаправить, переадресовать

1998-07-06


ali*e

∏ Rezervita vortosimbolo uzata en seo.

Angle: else
France: sinon
Ruse: иначе

1996-02-29


aline*o [Jel, Pfei] —

Lib.: En proza teksto, struktura subdivido havanta unuecon stilan aŭ pensan, pli granda ol frazo kaj malpli granda ol ĉapitro aŭ sekcio, apartigita per speciala liniaranĝo; kp paragrafo.

Noto. Kp la PIVajn difinojn:

aline*o
  1. Malplena spaceto, lasita en la komenco de unu linio kaj destinita, por klare apartigi la antaŭan frazon disde la sekvanta(j).
  2. Peco de skribita aŭ presita teksto, entenata inter du tiaj malplenaj spacetoj: paĝo 13a, la dua alineo. Kp paragrafo.
alinei (ntr:) Komenci novan linion per alineo (1).
Ŝajnas preferinda lasi al «alineo» nur la duan signifon, kaj la unuan esprimi per «deŝovo»: ja estas diversaj manieroj apartigi alineojn, ne nur per deŝovo (sed ankaŭ per blanka linio).

Angle: paragraph
France: alinéa, paragraph
Germane: Absatz
Pole: akapit
Ruse: абзац

1996-09-01


aline·sign·o [BT] —

Lib.: Rekta paragrafo.

1996-12-28


al·ir·o

Maniero esplori, solvi problemon; ekz-e «oni povas diversmaniere aliri la problemon» [PIV1]; «objektema, paralela aliro».

Noto. Iuj uzas «aliro»n en la senco de datum-atingo; tio evitindas unue, pro la supre indikita signifo, kaj due, ĉar la prepozicio «al» indikas nur direkton, kaj ne neprigas atingon de la celo (ekz-e «kiam x strebas al la malfinio»).

Angle: approach
France: approche, demarche
Ruse: подход

1996-11-15


al·kadr·ig·o

Lib.: Tia aranĝo de la eligataj linioj, ke ili ĉiuj komenciĝas ĉe unu sama vertikalo (escepte la alineajn deŝovojn) kaj havas unu saman longon. Kp remburi, dekstremigo, livemigo, malremburi, ĝisrandigo dekstren kaj maldekstren (la horizontala alkadrigo), hirta dekstro, nivelado.

Angle: justification
France: cadrage
Germane: Ausschließen
Ruse: выключка, выравнивание строк

1996-08-25


al·klak*i

Klaki por elekti objekton de grafika uzulinterfaco.

Noto. «Alklaki» estas transitiva formo de «klaki».

Angle: click
Germane: anklicken
France: cliquer
Ruse: ткнуть

1996-02-29


al·krement·i

Revalorizi variablon per la sumo de ĝia kuranta valoro kaj krementaĵo. En Paskalo alkremento havas la formon de valorizo i:=i+k; en C disponeblas i += k kaj specialaj operacioj antaŭkremento kaj postkremento (++x, x++). Kp krementi, dekrementi.

Angle: increment, bump
Ruse: приращение

1996-02-29


al·radik·a arb·o, malkreska arbo —

Mat.: Speco de orientita arbo, tia direkta grafeo kun radiko r, ke

Vidu grafikan ekzemplon(Arboj senradikaj kaj radikhavaj). Kp elradika arbo.

Angle: incoming tree, input tree
Ruse: входящее дерево

1996-02-29


al·referenc·ad·o

La ago elekti la referencan interpreton de valorizebla esprimo, precipe kiam ĉi tiu aperas en pozicio normale nepriganta elekton de la valoro. Ekz-e en C oni povas uzi la unulokan & por alreferenci valorizaton: q = &i;

Kp elreferenci.

Angle: address-of operator
Ruse: заименование

1999-02-20


al·ŝut·i [Jel, Pfei], enŝuti —

Retoj: Transmeti programon aŭ datumon de periferia komputilo al ĉefkomputiloservilo, la malo de elŝuti. Kp ŝuti.

Noto. Por kompreni la metaforan kontraston inter alŝuti kaj elŝuti oni imagu «Grandan Bitujon», deponejon de datumoj, al kiu la kontribuantoj alŝutas siajn kontribuaĵojn, kaj el kiu ili elŝutas bezonatajn informojn (kiel oni verŝas al si teon el samovaro).

Angle: upload
France: charger
Germane: laden
Ruse: выложить

1996-02-29


altern*ad·o, alternigo —

Alterna uzo de unu sama risurco por plenumi diversajn operaciojn aŭ funkciojn.

Angle: interleaving
France: alternance
Ruse: чередование

1996-02-29


alternativ*a registr·um·o, Alt-registrumo —

En klavaroj de multaj komputiloj el la familio IBM-PC, nefiksa reĝimklavo (kutime markita per la surskribo Alt) kiu ŝanĝas la interpretadon de klavoj en maniero difinata de programo aŭ uzanto (kp funkcia klavo, registrumo, META-klavo). En la familio Makintoŝo al ĝi respondas «trifolio», «Komandoklavo» (angle clover, Command).

Angle: Alt
Ruse: альтернативный регистр

1996-02-29


alternativ*o

∏ Speco de «metatermo» en sintaksaj reguloj (vd sintakso), prezentanta unu el pluraj ebloj (okazoj, branĉoj) en sintaksa generado. Alternativojn disigas la metasimbolo |.

Angle: alternative
Ruse: альтернатива

1996-02-29


altern·direkt·a, duondupleksa (kanalo, reĝimo) —

Retoj: Ebliganta alterne transsendi datumojn en ambaŭ direktoj. Kp dupleksa, unudirekta.

Angle: half-duplex
France: à l'alternance
Ruse: полудуплексный

1996-02-29


al·tip·ig·o

∏ En programlingvoj kun riĉa sistemo de datumtipoj, transformado de la rezulto de esprimo al la tipo, implice aŭ malimplice indikita de la kunteksto. Depende je la koncernaj tipoj, altipigo povas neprigi ŝanĝon de la interna prezento aŭ esti fikcia ago kiu rezultigas nenian operacion rultempan. Kp tipkonverto.

Angle: coercion
Ruse: приведение

1996-02-29


alt·nivel·a program·lingv·o

Programlingvo kies esprimiloj respondas plie al la homa pensmaniero ol al la arkitekturo de komputilo; kp simbola maŝinkodo.

Angle: high-level programming language
Ruse: язык программирования высокого уровня

1996-02-29


ambaŭ·direkt·a [Jel, Pfei] (kanalo, reĝimo) —

Vd dupleksa, plendupleksa, alterndirekta; kp unudirekta.

1996-02-29


ambigu·a [PIV1] —

Plursenca (frazo, lingvo, gramatiko).

1996-02-29


·an*

«Sufikso signifanta: 1 membron de grupo …» [PIV1].

Ni uzas ĝin en la senco de elemento; kontraste al ·er·, la sufikso ·an· ne neprigas atomecon (ekz-e, datumano povas esti mem kunmetita); en nia uzo ·an· ne neprigas ulecon (ekz-e samtavolano), kvankam ne malebligas ĝin (ekz-e en retano).

1996-02-29


analitik·a

Mat.:

  1. Rilata al analitiko; eventuale kun la kromsenco de «ekzakta» metodo aŭ solvo, kontraste al aproksima, nombrametoda.
  2. «Estu A aperto de ℂ, f funkcio de A al ℂ. f nomiĝas analitika funkcio se por ajna a∈A ekzistas ĉirkaŭaĵo U de A kaj potencoserio p en a tiaj, ke en ĉiu punkto b∈U, p(b) konverĝas al f(b)» [EKV].

Angle: analytic
Ruse: аналитический

1996-02-29


analitik·a metod·o de model·solv·ad·o

Kontraste al simulado («nombra metodo») ĝi konsistas en matematika simboltraktado, transformanta modelon al bezonata formo, ekz-e al formulo esprimanta ekstreman valoron per la argumentoj. Ricevinte tian malimplican formulon oni substituas la nombrajn valorojn kaj kalkulas la solvon.

Angle: analytical method of model solution

1996-02-29


analitik·a model·o

Mat.: Simbola modelo prezentanta sistemon en formo de ekvacioj, rilatigantaj la rezultojn, la «enigaĵojn», kun la argumentoj, la «eligaĵoj», ideale en la formo u=F(x), kie x estas la enigaĵvektoro, kaj u, la vektoro de la eligaĵoj.

Angle: analytical model
Ruse: аналитическая модель

1996-02-29


analitik·o [Z] —

«Mat.: Diferenciala kaj integrala kalkulo, kaj partoj de la matematiko, en kiuj ili estas aplikataj» [PIV1].

Angle: analysis
Ruse: математический анализ

1996-02-29


analiz*il·o

Programa aŭ aparata rimedo por trovi atributojn aŭ komponantojn de datumo: leksika analizilo, sintaksa analizilo.

Angle: analyzer
Ruse: анализатор

1996-02-29


analog*a [Cab] —

Funkcianta surbaze de fizika simulado kaj kutime kun kontinuaj grandoj (kp cifereca).

Angle: analog
Ruse: аналоговый

1996-02-29


analog·a komput·il·o

Aparato, solvanta problemon aŭ grupon de problemoj per fizika simulado. La konduto de analoga komputilo laŭas tiujn samajn ekvaciojn, kiel la solvenda problemo. La uzanto ricevas la serĉaĵon indikante la parametrojn de analoga komputilo respondajn al la donaĵoj de la problemo kaj mezurante la grandojn, respondajn al la rezultoj.

Angle: analog computer, analog machine
Ruse: аналоговая машина

1996-02-29


an·ig·u

Operacio super aroj, ekz-e en MODULA anigu(A,i) ekvivalentas al A := A + { i }. Simila operacio enmetu estas uzata pri liniaj listoj. Kp eksigu; alkrementi.

Angle: include, INCL; insert
Ruse: включить; вставить

1996-02-29


animaci·o

(Grafiko:) Kreado kaj prezentado de desegnitaj moviĝantaj bildoj (= animaciaj bildoj).

Forumo: news:comp.graphics.animation.

Respondaro: ftp://src.doc.ic.ac.uk/usenet/news-info/comp.graphics.animation.

Animacia terglobo

Noto. Mi malvolas nomi tion animado, ĉar rilatigi «animo»n al fizika movo estas okcidenta idiomaĵo; por ruso, tute logike, «animita bildo, vizaĝo ktp» havas sencon proksiman al «spirita»; logike «animita bildo» neniom pli esprimas fizikan movon, ol «bildo psiĥologia».

Angle: animation
France: animation
Ruse: мультипликация, синтез динамических изображений

1997-07-02



ankr*o

Retoj: En HTML, markaĵo indikanta komencon kajaŭ finon de hiperteksta ligilo (hiperligilo).

Angle: anchor
France: ancre, pointeur

1996-02-29


an*o

Datumano, datumo formanta parton de alia, malsimpla datumo, aŭ membro de alia strukturo (membro de struktura ordono, listano, elemento de aro ktp).

Angle: item; entry

2002-11-03


anonc*o, daŭrigota deklaro —

∏ En iuj programlingvoj (Paskalo, Ada), nekompleta deklaro de programa objekto (datumtipoproceduro, funkcio), en kiu mankas semantikaj detaloj sed kiu tamen sufiĉas por ebligi la uzojn de la nomo de la objekto en la postiraj deklaroj. La mankantajn detalojn oni devas precizigi en plena deklaro aperonta pli malsupre. Anoncoj necesas por ebligi unupasan tradukon de rekursiaj proceduroj aŭ rekursiaj datumtipoj referencantaj unu(j) la alia(j)n, pro kio oni ne povas aranĝi ilin en konvena ordo (tiel ke la aplikaj aperoj sekvu la difinajn). En Paskalo proceduranonco aspektas jene:

   PROCEDURO q(x: t); daŭrigota; 
   PROCEDURO p(y:tt); 
      STARTO { ... } q(a); { ... } FINO; 
   PROCEDURO q; 
      { la parametrospecifojn oni ne ripetu } 
   STARTO { ... } p(b); { ... } FINO.

Angle: forward declaration
Ruse: предописание

1996-02-29


anonim·a FTP

Retoj: En komputila reto, publika datumatingo per FTP uzante la kromnomon anonymous.

Angle: anonymous FTP
France: FTP anonyme
Ruse: анонимный ФТП-доступ

1996-02-29


an·pri·skrib·o

En Paskala arkonstruilo, indiko pri unuopa elemento de la konstruata aro, aŭ pri intervalo da tiaj elementoj.

Angle: element description

1996-02-29


ANSI (angle American National Standard Institute) —

Usona nacia instituto pri la normoj, ekse ASA (American Standards Association, kp la unuojn por lumsentivo de fotomaterialoj), poste dum kelka tempo USASI (de kie USASCII).

1996-02-29


anstataŭ*aĵ·o

Stirsigno anstataŭanta signojn erarajn aŭ malvalidajn por koncerna aparato aŭ programo.

Angle: SUB, substitute character
Ruse: литера замены

1996-02-29


anstataŭ·ig·a skrib·reĝim·o

Maniero skribi datumon (ekz-e enigi signon per klavaro) ĉe kiu ĝi anstataŭas la kurantan datumanon (tiun indikatan de la kursoro). Kp disŝovreĝimo.

Angle: overtype, overwrite mode
Germane: Zeichenersatzmodus
Ruse: режим замещения

1996-02-29


antaŭ·a kovr·il·o [BT] —

Lib.: La kovrila plato aŭ folio, kiun oni malfermas komencante legi libron. Kp malantaŭa kovrilo.

Angle: front cover
France: plat supérieur, plat premier, couverture antérieure
Germane: Vorderdeckel
Ruse: первая страница обложки

1996-12-28


antaŭ*ant·o [EKV] —
  1. En sekvenco x₁, … xn elemento xi estas antaŭanto de xj, se i<j. Se krome j=i+1, oni povas paroli pri ĵusa antaŭanto, aŭ ĵusaĵo.
  2. En orda aro (resp. bonorda aro), a estas (ĵusa) antaŭanto de b, se a<b (kaj por ĉiu c, el c<b sekvas c≤a). — Kp postanto, tujaĵo.

Angle: predecessor
France: prédécesseur
Germane: Vorgänger
Ruse: предшественник

1996-02-29


antaŭ·ir·a nul·o

Tia apero de la cifero nul, ke ĝi situas maldekstre de la unua nenula cifero de entjera parto de numeralo, ekz-e 04.5e-03; kp nesignifa cifero, vosta nulo.

Angle: leading zero
France: zéro en tête
Germane: führende Nullen
Ruse: начальный ноль

1996-02-29


antaŭ·ir·a spac·et·o

Ĉiu el kromaj spacetoj situantaj antaŭ teksta fragmento, kiuj ne estas ĝia esenca parto; kp vosta spaceto.

Angle: leading space
France: blanc en tête
Germane: führende Blanks
Ruse: начальный пробел

1996-02-29


antaŭ·kondiĉ·o, enira kondiĉo —

Vd ĉe postkondiĉo, priprograma pruvado.

Angle: precondition
Ruse: условие на входе, предусловие

1996-02-29


antaŭ·krement·o

Krementa operacio, kiu unue krementas la operandon kaj poste liveras ties novan valoron; ekz-e en C, la operacioj ++n (antaŭalkremento, ekvivalentas al n=n+1) kaj --n (antaŭdekremento, n=n-1). Kp postkremento.

Angle: autoincrement; predecrement; preincrement
Ruse: преинкремент; предекремент

1996-02-29


antaŭ·met·a operaci·skrib·o

Senkrampa operaciskribo ĉe kiu la operacisimboloj estas skribataj antaŭ siaj operandoj; ekz-e al la tradicia intermeta operaciskribo (a+b)×(c−d) en la antaŭmeta operaciskribo respondas ×+ab−cd.

Angle: prefix notation
Ruse: префиксная запись

1996-02-29


antaŭ·ord·a tra·ir·o

Speco de arbotrairo. Por elradika orda duuma arbo antaŭorda trairo difineblas rekursie:

La linia ordigo, realigata de antaŭorda trairo, ekvivalentas al antaŭmeta operaciskribo.

Angle: preorder traversal

1996-02-29


antaŭ·tekst·o [BT] —

Lib.: En libro, la paĝoj antaŭantaj la ĉeftekston; antaŭparolo, enhavtabelo, titolpaĝo ktp. Kp kromteksto, postteksto.

Angle: preliminary matter, prelims
France: pages préliminaires, pièces liminaires
Germane: Titelei, Vorspann, Vorstücke
Ruse: сборный лист

1996-12-28


antaŭ·titol·o [BT] —

Lib.: Folio antaŭ relative granda parto de libro (interalie antaŭ la titolpaĝo de la tuta libro), sur kiu kutime estas presita nur la titolo (de la parto) kaj kies dorsflanko havas nenian tekston.

Angle: bastard title, half-title
France: faux-titre
Germane: Schmutztitel, Vortitel, Schutztitel
Ruse: авантитул; шмуцтитул

1996-12-28


antaŭ·trakt·ad·o

Traktado plenumata super donaĵoj por pretigi ilin al ĉefa datumprilaboro (akordigi interfacojn, kontroli la validon, forigi redundaĵojn ktp). Kp posttraktado, makroa generado.

Angle: preprocessing
Ruse: предварительная обработка, препроцессирование

1996-02-29


antaŭ·trakt·il·o [Jel, Pfei] —

Ilprogramo por antaŭtraktado. Ekz-e C posedas enkonstruitan antaŭtraktilon, kiun eblas uzi por esperantigi ĝiajn vortosimbolojn kiel en Leksiko de C).

Angle: preprocessor
Ruse: препроцессор

1998-08-20


anticip*ad·o
  1. Provo disponigi al programo aŭ meĥanismo risurcon jam antaŭ ties mendo: ekz-e legado en la ĉefmemoron de iom pli granda datumo ol estas mendite; anticipa ŝargado en la kaŝmemoron de la operandoj por tuj plenumotaj sed ankoraŭ ne atingitaj komandoj.
  2. Ĉe programgenerado, analizo de eventualaj uzoj de la generataĵo por elekti la plej rendimentan manieron de ties realigo en la koncerna kunteksto.

Angle: look ahead
France: anticipation
Ruse: упреждение

1996-02-29


anti·simetri·a rilat·o [PIV1] —

Mat.: Tia duloka rilato R⊆A×A, ke el xRy kaj yRx ĉiam sekvas x=y; ekz-e la rilato . Kp malsimetria rilato.

Angle: antisymmetric relation
Ruse: антисимметричное отношение

1996-02-29


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion