PIV-laboro

Kiel iuj el vi eble jam eksciis pere de Libera Folio, mi estonte respondecos pri PIV, la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Fakte mi jam nun okupiĝas pri tiu tasko apud mia laboro pri PMEG kaj la Tekstaro de Esperanto.

Ĉi-jare (laŭplane) estos publikigita nova versio de PIV, supozeble sub la nomo PIV 2020. La teksto de tiu eldono estas jam verkita (restas nur iom da korekta laboro pri la ilustraĵoj). Pri tio ankoraŭ okupiĝas Klaŭdo Roux. Mia rolo koncernos la estontecon de PIV post PIV 2020.

Sed tamen mi kunlaboras jam nun ankaŭ pri PIV 2020, nome pri ties reta versio. PIV 2005 estas nun konsultebla rete ĉe vortaro.net. Sed ankaŭ PIV 2020 devos aperi rete, kaj la taskon adapti la tekston de la libro al la Interreto transprenis mi. Fakte mi siatempe faris grandan parton de la laboro pri la nuna “vortaro.net”. Mi verkis la programon, kiu konvertis la tekston de la libro en formon uzeblan en la datumbazo de “vortaro.net”. La efektivan TTT-ejon tamen programis Studio Gaus. Ĉi-foje mi faras la tutan laboron pri la enretigo.

La plano estas, ke mi transprenos la domajnon “vortaro.net”, kaj ke tie aperos tute nove farita TTT-ejo kun la enhavo de PIV 2020, kaj kun tute novaj ebloj de priserĉado de la vortaro.

Fakte mi esence jam faris la konvertadon de la vortara teksto, preparis datumbazan formon por PIV 2020, programis tute novan serĉilon, kaj faris tute novan interfacon. Mi estas tre kontenta pri la rezulto, kiu jam ruliĝas en mia propra komputilo kaj en “sekreta” testa versio en la reto. Ĝi estas jam nun tre bone uzebla, sed bedaŭrinde ankoraŭ nur por mi kaj por kelkaj respondeculoj de SAT, kiu eldonas PIV-on. Ankoraŭ tamen necesos multa korektado de detaloj. Tio kredeble eĉ estos senfina laboro. Sed la publika lanĉo devos atendi, ĝis aperos la papera libro.

Per tio tamen neniel estos finita la laboro pri la nova “vortaro.net”. Mia plano estas, ke ĝi estu ankaŭ la bazo por pluredaktado de PIV, cele al la posta eldono (eble PIV 2030… kiu scias?). Mi havas multajn ideojn, kiel plibonigi kaj kompletigi la enhavon. La eldonoj PIV 2002, PIV 2005 kaj la baldaŭa PIV 2020 estas esence unu sama versio de PIV kun nuraj korektoj kaj kompletigetoj ie kaj tie. Preskaŭ ĉiam oni povas senprobleme plu uzi PIV-on 2002, kvankam kompreneble la postaj du eldonoj estas tute havindaj pro la korektoj. PIV 2030(?) tamen estos, laŭ miaj intencoj, nova generacio, kiu kredeble diferencos tre klare de la antaŭaj eldonoj.

Por tiu celo mi planas kunmeti teamon, kiu laboros ne plu per Word aŭ XPress (la programoj, kiujn oni uzis por PIV 2002 – 2020), sed per speciala Interreta redakta interfaco, kiu ebligos rapidan teaman laboron. Mi krome volas, ke tiu laboro okazu pli publike ol antaŭe. Mi volas, ke homoj ekster la teamo povu kontribui per proponoj kaj kritiko jam antaŭ la publikigo de la nova versio. La rezulto kredeble aperos unue en la reto, sed iam ankaŭ en papera formo, kiu estos aŭtomate generebla el la reta versio. La interreta versio tamen plej verŝajne estos la ĉefa versio de la estonta PIV. Mi antaŭvidas, ke ĝenerale tiel okazos ankaŭ pri grandaj vortaroj de aliaj lingvoj. Similan tendencon oni jam povas vidi pri enciklopedioj, kiuj moviĝas pli kaj pli en la reton, dum paperaj eldonoj de grandaj enciklopedioj eble eĉ ne plu ekzistos.

Ĉion ĉi mi tamen ne povos plenumi sen via subteno. Mi jam nun ricevas subtenon de multaj homoj precipe pere de LiberaPay pro mia laboro pri PMEG kaj la Tekstaro, sed mi bonvenigas pliajn kontribuojn. Gravan subtenon mi ricevas de Esperantic Studies Foundation.

Novan version de PMEG mi laŭplane lanĉos ĉi-jare sub la nomo PMEG 2020 (bela paralelo al PIV 2020…), kaj la laboro pri la Tekstaro kredeble malintensiĝos ĉi-jare. Estonte mi plej verŝajne koncentros miajn fortojn al PIV kaj al aliaj projektoj kiel ekz. mia popularmuzika terminaro Roko kaj Popo kaj aliaj partoj de mia TTT-ejo bertilow.com.

Se vi aprezas miajn kontribuojn al Esperantujo, vi eble volos subteni min. Vidu la ĉi-tiean paĝon “Subteni Bertilon”. Mi dankas vin!